IOM DA HISTORIO PRI MIA URBO ''TROYES'' (TROJO)
Praepoke en la regiono de Troyes (Prononcu: Troa) en la Suda Ĉampanio vivis gaŭla tribo nomita "Tricasses"(prononcu ''Trikas'')
La Romianoj invadis tiun regionon ĉirkaŭ la jaroj 30 aŭ 35 antaŭ-Kristo, kaj okaze de la konstruado de la Romana-vojo de Milano ĝis Bulonjo-ĉe-maro (22-a kaj 21-a antaŭ-Kristo) ili konkeris la ĉefurbon de la "Trikasoj" kaj ili nomis ĝin "Aŭgusto Bonna Tricassium". Post kelkaj jarcentoj, tiu urbo nomiĝos "Troyes" .
En la jaro 451 post-Kristo, la "hunaj"' triboj de Attila (El Mongolio) estis haltigitaj ĉe la pordoj de Troyes dank'al episkopo nomita Sankta Luo.
En la 892-a la "Normandaj" triboj (Vikingoj el Skandinavio) fajre detruis la urbon.
Dum la 9-a kaj 10-a jarcento regnas la Grafo de Troyes kaj, poste en la 12-a jarcento, Troyes staras kiel la ĉefurbo de la provinco "Ĉampanio". En tiu epoko, Troyes estis konata tra la tuta Eŭropo dank'al siaj famaj "Foiroj de Ĉampanio".
En la jaro 1119, la nobela-kavaliro Hugues de Payns (prononcu "Ug d' Pan") kreas la "Ordeno de la Templanoj" (Ordre des Templiers) tiu-ĉi estas religia ordeno de miltistaj monaĥoj.
En tiu epoko, Troyes estas tre fama kultura urbo dank'al Chrestien de Troyes (verkisto) Thibaut IV (kanzonisto) Geoffroy de Villehardouin (verkisto) Jean de Joinville (historiisto) ktp.
|
|
La
katolika Papo Urbano
la IV-a naskiĝis en Troyes, en la jaro 1185.
En
la jaro 1284 la graflando de Troyes, ne plu estas aparta provinco,
sed ĝi fariĝas parto de Francio post la geedziĝo de
Jeanne de Navarre (lasta grafino de Ĉampanio) kun la estonta
franca reĝo Philippe IV le Bel (Filipo la IV-a la Belulo).
La 21-an de majo 1420, la reĝo Charles VI (Karlo la VI-a) subskribas, en la urbon, traktaton kun la angla reĝo Henri V (Henriko la V-a) (traktado de Troyes) . Tiu traktato (oni ĝin nomis "la hontinda traktato") promesas la reĝlandon de Francio al la reĝo de Anglio, kaj la geedziĝo de la reĝa filino (Catherine de France) kun la angla reĝo. Tiu geedziĝo okazis la 2-an de junio en la preĝejo Sankta Johano de Troyes.
Tiu malbona traktado estis la kialo de la milito inter francoj kaj angloj kiun oni nomas "la centjara milito".
La 9-an de Julio 1429 la militistino Jeanne d'Arc (Johanina d'Ark), post batalo kontraŭ la angloj, liberigas la urbon.
Dum la 15-a kaj 16-a jarcento aperas konataj skulptistoj kaj pentristoj (Francois Gentil, Pierre Mignard, Nicolas Mignard, Francois Girardon,Linard Gontier k.t.p.) en tiu epoko, Troyes fariĝas arta urbo ĉefe pro la vitraloj, oni ĝin nomas "La sankta urbo de la vitraloj". Ili ornamas la multajn preĝejojn de la urbo.
|
|
Ĉar multaj riveretoj kaj la riverego "Seine" (Sejno) fluas tra la urbo, aperas ankaŭ novaj fabrikejoj kaj metiejoj: tanindustrioj, trikotistoj, tinkturistoj, presistoj, paperfabrikistoj k.t.p.
En la 1524-a gravega incendio detruas preskaŭ la duonon de la urbo, ĉar la domoj estis konstruitaj ĉefe per ligno .
Ĉirkaŭ la jaro 1560, la ribelantoj kontraŭ la reĝo, kies estro estas la Duko de Guise, regnas en la urbo. La 30-an de majo 1595, la reĝo Henri IV (Henriko la IV-a) sieĝas la urbon, kaj li ĝin liberigas.
Dum la 17-a kaj 18-a jarcento la graveco de la urbo malpliiĝas, ĉar la ĉefaj decidoj devenas de la reĝa potenco. Dum la regno de Louis XIV (Ludoviko la XIV-a), la urbo enhavis 27.000 loĝantoj, kaj nur 13.000 dum la regno de Louis XV.
|
|
En la jaro 1620,
naskiĝis Marguerite Bourgeoys kiu, kun Chomedey de Maisonneuve
kreis la urbon Montreal en Kanado.
En la 1745-a aperas la unuaj teksaj fabrikmaŝinoj , tiel Troyes fariĝis "la ĉefurbo de la teksaĵoj".
Dum sia juna aĝo, la imperiestro Napoleono la 1-a lernis en la milit-skolo de Brienne (proksime de Troyes), sed en la jaro 1814-a li perdis batalon kontraŭ la prusoj kaj la rusoj, norde de la urbo. Tiu, pro tio multe suferis.
La prusa armeo okupacias la urbon en la 1870-a
Dum la unua mondmilito (1914-a / 1918-a), la germana armeo estas haltigita je 30 km norde de Troyes.
Dum la dua mondmilito (1939-a / 1945-a), la germanoj okupacias la urbon dum 4 jaroj. Kelkaj ĉirkaŭaj kvartaloj estis detruitaj per bomboj, sed ne la centra kaj malnova parto de la urbo.
La 26-an de Aŭgusto 1944, la usona Generalo Patton, liberigas la urbon.
Nun, Troyes estas plaĉa kaj industria urbo kun cirkaŭ 150.000 loĝantoj.
KAJ EVIDENTE, EN ĈAMPANIO, ONI TRINKAS ĈAMPANON !!!
|
|