Slango kaj Jxargono


(en Esperanto)


PROVIZORA PRIVATA LISTO DE SLANGO KAJ JXARGONO
(kaj aliaj ne-PIV-aj esprimoj)
Auxtoro: Wouter F. Pilger
Versio por elektronika disponigo


[a] - [b] - [c] - [cx] - [d] - [e] - [f] - [g] - [gx] - [h] - [hx] - [i] - [j] - [jx] - [k] - [l] - [m] - [n] - [o] - [p] - [r] - [s] - [sx] - [t] - [u] - [ux] - [v] - [z]


...............................................
(C)1996 W.F.Pilger, NL-8223-ZS-26.
Cxiuj rajtoj rezervitaj.
Nur por senpaga distribuado.
Seulement pour distribution gratuite.
For distribution free of charge only.
Alleen voor gratis verspreiding.
...............................................


Anstataux Antauxparolo:
Jxargono estas la uzo de ne nepre necesaj fakaj vortoj. Advokatoj, politikistoj, elektristoj kaj sxtelistoj havas sian fakan lingvajxon. Kun bezonataj fakvortoj, sed ankaux vortoj, kiujn oni uzas nur por montri sian apartenon al la "fakista" grupo. Samo validas por Esperanto-parolantoj, junuloj, kaj ekzemple junaj Esperanto-parolantoj.
Slango estas la uzo de vorto, kiu, aux kies signifo estas bone konata interne de iu grupo, kaj malpli bone ekstere. Per tio oni sentigas sian grupanecon kaj preventas tro rapidan komprenon fare de eksteruloj. Ofte temas pri gxuste iom alia signifo de konataj vortoj.
Kiu uzas jxargonon, ofte pensas, ke li parolas tute normale. Kaj por la grupo, tio validas. Kiu uzas slangon, plej ofte tute bone konscias, ke li uzas vorton aux esprimon ne gxenerale konatan aux akceptatan.
Do, kiu uzas "krokodili" kaj "kabei", aux "okuli" por "rigardi", kaj "rigardilo" por "okulo", uzas slangon.
Slango estas la poezio de la cxiutaga lingvo!


a

a @ a-unu (A1) : v. *unu-a. @ sur (kelkaj) a-kvaro(j) : mallonge, resume: Metu viajn rimarkojn sur du a-kvarojn. (:A4 estas paperformato 21 cm x 29,7 cm).

aboco @ aboco : 1. evidentajxo; 2. elementajxo; 3. facila tasko: Tio devas esti aboco por vi!

aboni @ aboni, havi abonon je : regule fari, ricevi: Li havas abonon je tiaj ridigaj rimarkoj.; Li abonas belartajn premiojn.

aborto @ abortigi : cxesigi proceduron aux komputilan programon antaux gxia normala fino (pro okazo de eraro, ekzemple).

acxeti @ acxeti : subacxeti: Tiu oficisto estas acxetebla. @ iri acxeti *tabakon, cigaredojn.

adapti @ adaptilo : kurento-transformilo kiu (foje) ankaux funkcias kiel sxargilo por la akumulatoro en la aparato.

adreso @ adreso : (en komputila *reto:) kodovorto komence de mesagxo, kiu difinas la personon aux instancon por kiu tiu mesagxo estas celita; por mesagxoj en *reto-reto gxi krome difinas la reton en kiu tiu partoprenas. @ adresu viajn vortojn : diru ke vi parolas al mi (kaj ne gxenerale), se vi volas havi reagon aux respondon de mi. @ malbone adresita : (kritiko) direktita al iu kiu ne respondecas, nenion povas fari pri tio.

aero @ aerumi sian cerbon : fari, por distri sin, ion ne tiel intelektan: Mi rigardas tiun televidan serion nur por aerumi mian cerbon. (kp. *gimnastiki sian cerbon). @ aerumi sian koron : eldiri antauxe ne-eldiritajn sentojn, kritikojn, k.s. @ aerumi sian ventron : 1. vomi; 2. furzi. @ spiru iom da fresxa aero! : foriru.

afero @ aferajxo : objekto kies nomon oni ne tuj povas memori. @ fari sian aferon : 1. okupigxi, koncentrigxi pri sia propra tasko; 2. fari tion kion oni mem volas, sendepende de tio kion volas aliaj: Li faras sian aferon, kiel cxiam.

afisxo @ afisxo-*tabulo. @ afisxi kiel... : publike prezenti iun aux ion ne (tute) laux vero: Li afisxas sin kiel lingviston.; Ili afisxas tion kiel plibonigo, sed...

afranki @ afrankite : verdire, certe: Li faros tion, afrankite.

agnoski @ agnoskita : vera, ega: Li estas agnoskita amiko.; agnoskita stultulo; ankaux: establita; dokumentita; diplomita; rekonita.

agrikulturo @ agrikultura *odoro.

ajn @ *ne ... ajna.

ajx @ *aferajxo.

akademio @ akademia : 1. kun malmulte da rilato al la vera vivo: akademia problemo; 2. neobservota, senkonsekvenca: akademia decido. @ ni atendu decidon de la Akademio : 1. oni ne facile interkonsentos pri tio; 2. ni povos atendi gxis sankta Neniamo gxis estos solvo; 3. ni finu la diskuton pri tio.

akcidento @ celite-akcidente : io farita intence, tiel ke gxi aspektu akcidenta, neintencita: Li celite-akcidente renversis la tason.

akustiko @ mi ne sxatas la akustikon cxi tie : 1. estas homoj en la cxirkauxajxo, kiuj prefere ne auxdu; v. estas *dense; 2. mi ne sxatas la komentojn de iu(j) cxeestanto(j).

akuzativo @ ... kaj la akuzativo! : elvoko kiam oni perdis paciencon pri publike parolanta *nominativulo: "Ni devas pri tio konvinki la sxtataj instancoj, la privataj entreprenoj, la lernejoj!" "... kaj la akuzativo!".

akvario @ akvario : 1. de ekstere travidebla salono, konstruajxo; 2. varmega kunvensalono (:pro la sxvito) (ankaux: sauxno).

akvo @ *kuragxo-akvo. @ akvumi la florojn : pisi.

alegorio @ alegorie : alie ol lauxvorte: Li estas granda ekzemplo por mi - alegorie.; ankaux: metafore; v. sed *inverse.

alfabeto @ alfabeto : kompleto de (komputilaj, telekomunikaj) kodoj kun ties interkonsentitaj signifoj (ne nur por literoj kaj ciferoj sed ankaux por aliaj signoj kaj por instrukcioj): Jam en la 128-*karaktra internacia alfabeto numero 5 trovigxas kodoj i.a. por cirkumflekso kaj por 'cetera supersigno'.; La 512-*karaktra ekrana alfabeto de cxi tiu programo enhavas i.a. cxiujn Eo-literojn. @ alfabeta : ne-nombra: la alfabeta esprimo "123" venas antaux "76" - la nombra esprimo "123" venas post "76" (post alfabetigo).

aligatoro @ aligatori : paroli en la nacia lingvo de iu alia, estante en Esperantujo. (:laux *krokodili; v. *kajmani).

alineo @ alineo : (tipografio:) alineajxo, tekstoparto inter du alineoj; (parolado:) peco de parolajxo inter du, por tio celitaj, pauxzoj: Li pauxzis meze de alineo. @ senalinee : (tipografio:) la tuta teksto presita sen alineoj; (parolado:) sen pauxzoj inter la partoj, sen auxdebla strukturo.

amatoro @ amatore : fusxe: Kiel amatore farita estas tiu objekto!

amboso @ amboso : vizagxo: Du frapoj sur la amboso - kaj li kusxis.

amebo @ amebo : malgrava persono.

amfibio @ amfibio : 1. iu kiu povas samtempe vivi en du malsamaj medioj; 2. iu kiu lauxbezone sxangxas sian vidpunkton.

amputi @ amputi : detrancxi, haltigi parolanton.

amuzo @ am-uzigxi, am-uzi sin : amindumi aux amori. (:prefere diru kaj skribu por cxi tiu signifo am-uzigxi!)

anatomio @ anatomio : korpo: Li interesigxas cxefe pri sxia anatomio.

aneksi @ aneksi ies ideojn : prezenti ideojn de iu alia kiel siajn.

angilo @ angilo : *glata persono.

angulo @ angulo : 1. *nicxo; 2. vidpunkto: El mia angulo ...

ankaux @ ankaux *eblas. @ ankaux *partopreni.

anonima @ anonimulo : 1. iu pri kiu oni neniam auxdis (ankaux kiam la nomo estas ja konata): Mi auxdis interesan prelegon de iu anonimulo.; 2. malgrava persono: Mi estas nur anonimulo en cxi tiu organizajxo.

anso @ anso : 1. kontakt-persono, peranto: Nia anso cxe tiu organizajxo estas s-ro N.; 2. parto de tasko, problemo kiu kiel unua estu traktata, solvata por ke la resto iru pli facile: Ni uzu la lokan radion kiel anson por niaj publikaj rilatoj.

ant @ ...anto : (pri ...isto) ne tiel bona: Laux cxi tiu verkanto...

antaux @ antaux*tuko. @ antauxaj *membroj.

anteno @ havi antenon por io : havi sentemon, intuician komprenon pri aux por io. @ direktigi siajn antenojn : v. dis*auxskulti.

antikva @ antikva : malmoderna.

aparato @ aparato : objekto kies nomon oni ne tuj povas (aux volas) memori: Donu al mi tiun aparaton.

aperitivo @ aperitivo : 1. iu ajn (alkohola) trinkajxo, iam ajn; 2. apetitveka persono aux afero.

apetito @ apetitiga : agrabla, invita laux ekstera aspekto (ne nur pri mangxo).

apostrofo @ apostrofi : ellasi parton: Li apostrofis la plej gravan informon.

apud @ stari apude : 1. ne partopreni; 2. objektive prijugxi: Se mi starus apude, mi dirus ke...

ar @ aro da *eroj.

arangxi @ arangxi : organizi laux ne tute aux tute ne oficiala vojo: Mi arangxos kelkajn ekzemplerojn por vi.

arbo @ kristnaska arbo : vir(in)o surhavanta tro da ornamajxoj: Vidu tiun kristnaskan arbon tie! @ sendi iun en arbaron : mistifiki, erarigi iun pri iu temo: Per tiu rimarko ili sendis min en la arbaron.; ankaux: sendi en la dezerton.

arhxi @ arhxi- : tre: Mi estas arhxilaca!

arhxipelago @ arhxipelago da argumentoj : multaj disaj, ne interkonektitaj, argumentoj.

arhxitekto @ arhxitekto : (prononcu: ahxhxitekto) iu kiu prononcas 'r' kiel 'hx' (kaj tial havas problemojn kun la kombino 'rhx'): Li diras 'arkivo' cxar li estas ahxhxitekto.

arhxivo @ arhxivo : paperkorbo, rubujo: Metu gxin en la rondan (kvadratan, laux la cirkonstancoj) arhxivon! @ arhxivigi : ne konsideri, forgesi: Tiun rimarkon ni arhxivigu.

aromo @ agrikultura aromo : v. agrikultura *odoro.

aso @ aso : iu tre kapabla (en sia fako, sporto, k.t.p.). @ aso en la maniko : 1. surprizo; 2. informo aux argumento ne tuj sciigita, por posta uzo: Laux mi li tenas ason en la maniko.

asekuri @ asekurite! : certe, sendube.

asparago @ asparago : alta, maldika persono; ankaux: fazeolo.

asterisko @ meti asteriskon : ne kredi senplie: Al cxio kion li diras oni devas meti asteriskon.; ankaux: meti piednoton.

asteroido @ sidi, logxi sur asteroido : 1. esti for kun siaj pensoj, ne atenti tion kio okazas: Hola! cxu vi sidas sur asteroido?; 2. havi ideojn, opiniojn kiuj malmulte rilatas al la realeco: Laux tio kion li diras, li logxas sur asteroido. (:laux 'Eta Princo'?); ankaux: esti for de la mondo.

astronomio @ astronomia : grandega: astronomiaj sumoj. @ li studis astronomion : (li tiel facil(anim)e uzas tiajn grandajn nombrojn).

atendi @ ni atendu decidon de la *Akademio.

atenti @ atenti *punktojn kaj komojn. @ atentu la *lecionon!. @ atentu la *pilkon!.

auxdi @ disauxdigi : peti diversajn personojn, atenti cxu ili auxdos (aux legos k.s.) ion pri certa temo (:dis-auxd-igi): Mi ne scias pri tio, sed mi disauxdigos iom.; ankaux: (dis)auxskultigi. @ auxd(o-)bendo : sonbendo, *magneta bendo por registrado de auxdigeblaj signaloj. @ auxdi la *sonorilon. @ cxu mi auxdas *klikon?.

auxdienco @ doni auxdiencon : (esti tiel afabla) auxskulti: Kiam vi povos doni auxdiencon al mi?

auxskulti @ disauxskulti : demandi diversajn personojn, cxu ili scias ion pri certa temo; kolekti informojn: Eble mi iom disauxskultu? @ (dis)auxskultigi : v. dis*auxdigi.

auxtomato @ auxtomate : v. *mehxanike.

azeno @ azeni : forte labori: Mi azenis dum pluraj horoj por ripari gxin. @ azeno : stultulo. @ azenajxo : stultajxo.

azilo @ la azilo : la amaslogxejo.


b

babili @ babil-numero : telefona servo, cxe kiu cxiuj kiuj elektas la koncernan numeron, povas paroli unu kun la aliaj.

babordo @ baborda : maldekstramana.

baki @ albakita, albakigxinta : ofendita, kolera: Kial li estas tiel albakita? @ *kukbakisto.

balai @ balailo : 1. kruro; 2. alta, maldika persono. @ balaajxo : v. miks*poto.

balado @ balado : tre (tro) longa rakonto: Mi eliris, cxar la balado komencis tedi min.

balano @ balano : stultulo: Kia balano! (ankaux: banano).

balbuti @ balbuti : 1. pagi poparte: Por tiu auxto mi devas balbuti 250 monate.; 2. iom post iom rakonti (ekz. cxe polico): Post iom da instigo li (el)balbutis la detalojn de la plano.

balkono @ balkono : elstara brusto. @ balkono malantauxe : elstara postajxo.

balono @ balono : 1. tre dika persono; 2. plano, propono 'facile tra*pikebla'; 3. kapo; 4. dika ventro. @ provbalono : 1. eksperimento malgrandskala; 2. propono farata nur por ekscii pri la reago: Li flugigis provbalonon.

bani @ bankuvo : 1. sentegmenta auxto; 2. malgranda aux nesekura sxipo: En tia bankuvo vi volas transiri la maron?

banano @ banano : stultulo: Kia banano! (ankaux: balano).

banko @ informobanko : kolekto de (iuspecaj, iutemaj) informoj, ne necese en komputilo, konsultebla kutime ankaux de *fore.

barbo @ barbulo : 1. agxulo; 2. malmodernulo; 3. la barbulo: Zamenhof. @ *jxuri je la barbo de Zamenhof.

barelo @ barelo : 1. kapo, cerbo: Li estas nur malplena barelo.; 2. stomako: Ni ekiris kun malplena barelo. @ bierbarelo : (homo kun) dika ventro.

bargxo @ bargxoj : grandaj sxuoj, piedoj.

basko @ baskoportanto : 1. iu kiu sekvas ideojn kaj proponojn de alia(j) (nehavante proprajn); 2. kandidato por elektoj kiu kandidatigxis nur por apogi alian kandidaton.

batali @ kun batal*farboj.

bazo @ bazo : postajxo. @ baza : evidenta, memkomprenebla, simpla: Tio ja estas baza, kara amiko! @ *bazamento.

bazamento @ bazamento : 1. postajxo; 2. bazo. (:kun kvazaux-scienca kvazauxsufikso -amento).

bebo @ bebo : 1. novulo, neinicito; 2. naivulo, infaneca homo. @ *botelobebo. @ bebo-*pilolo. @ kisi bebojn : fari cxion, promesi cxion por farigxi elektita: Nun li kisas bebojn, sed atendu gxis post la elektoj.

beko @ beko : busxo: Fermu bekon! (:silentu); Li havas grandan bekon. (:estas impertinenta). @ beki : 1. mangxi: Ni rapide bekis ion.; 2. akre diri: Li bekis "silentu!"; 3. facile eldirigxi: La aktoro diris: "Tiu frazo ne bekas". @ bekamento : busxo. (:kun kvazauxscienca kvazauxsufikso -amento, kp. bazamento).

bela @ belofarmo, belecofarmejo : entrepreno, institucio por korpoflegado per banoj, masagxoj, kosmetikajxoj, ekzercoj, ripozo, k.t.p. @ bela bildo : io aux iu kiu de ekstero aspektas bela, sed pri kies aliaj kvalitoj oni dubas. @ *pentri belan bildon.

beno @ *kalkuli siajn benojn. @ la *nepoj vin benos.

bendo @ bendilo : bendo-ludilo, sona (magnetofono), bilda (magnetovido) aux komputila. @ *promen-bendilo. @ strecx-bendo : maldika elasta bendo, ofte cirkloforma.

bero @ bero : 1. cico; 2. ulo.

besto @ *mambesto.

biblio @ biblio : 1. ajna (por iu) auxtoritata verko; v. *PIV; 2. dika libro.

biciklo @ biciklo : okulvitroj. @ zumbiciklo : normala biciklo kun helpa motoro. (:ne motorbiciklo aux motorciklo).

biero @ bier*barelo. @ trinku vian bieron! : silentu! @ forporti la bieron : pisi. @ urba, komunuma biero : (krana) akvo.

bildo @ *bela bildo. @ *pentri belan bildon.

bileto @ enirbileto : suficxe da mono por pagi unu trinkajxon, kun espero ke poste aliaj proponos pliajn: Hieraux mi ecx ne havis enirbileton. @ cxu vi havas bileton? : kion vi faras cxi tie? kial vi enmiksigxas?

birdo @ birdo flugas : v. kion vi *volas?

blanka @ *nigra-blanka.

blato @ blato : 1. gxena persono; 2. nehonesta persono.

blinda @ *kolorblinda.

blovi @ trablovo : malvarmeco: Mi sentas trablovon. (Mi sentas malvarman akcepton, atmosferon k.s.). @ forblovigxi : subite aux neatendite malaperi: Forblovigxis nia lasta sxanco.; Forblovigxis cxiu lia mono.

blua @ blua : ebria: Post kelkaj horoj ili estis tute bluaj. @ bluokula : senkulpa, nerealisma: Li bluokule gapis al mi kiam mi tion diris.

boardi @ boardi : dauxre adapti siajn starpunktojn, foje pli konforme al unu flanko, foje pli al alia: Oni devas foje multe boardi por kompromise atingi interkonsenton.; ankaux: meandri; ankaux: zigzagi.

bobelo @ bobelajxo : sxauxmvino. @ bobeligisto : telerlavisto. @ bobel-regxino : lavistino. @ bobelkoverto : per aerveziketoj remburita koverto.

bombo @ bombo : konsterna rimarko, okazajxo; propono kiu radikale sxangxas la aferojn: Tio estas bombo sub la estrara propono.

bona @ bonan-tagon-gxis-revido-esperantisto : 'eterna komencanto' kun tre limigita lingvokono (ofte *membro-rigardanto aux honora *kongresano).

bonzo @ bonzo : (pagata) estrarano (kiu ne venas el la membro-rondoj): partia bonzo.

bordo @ *kapitano sur bordo.

botelo @ botelobebo : 1. bebo nutrata per botelo; 2. ne tiel sane aspektanta persono; 3. drinkulo.

bovo @ virbovo : *tauxro. @ bovinsuko : lakto.

braceleto @ braceleto : policaj mankatenoj.

bradipo @ bradipo : malrapidulo. @ bradipe : malrapide; ankaux: limake.

brajlo @ cxu mi brajligu tion por vi? : cxu vi ankoraux ne komprenas?

brando @ *nuda brando.

breto @ inter *ses bretoj. @ sur breto : 1. prokrastita; 2. ne aktiva, rezerva, por posta uzo: Mi havas iujn ideojn sur breto.

briko @ batu la brikojn! : foriru!; ankaux: trotu la trotuaron!

brili @ brililo, brilajxo : 1. (pl) okulo; 2. (pl) mono; 3. juvelo. @ brildisko : kompakt-*disko. @ briletas *stelo.

broso @ broso : 1. lipharoj; 2. hararangxo 'brosa'. @ brosi (iun firme) : pribati. @ brosi (la polvon de) : prisxteli. (:dum posxsxtelisto kvazauxas forpreni iun polvajxon de sur ies mantelo, prisxtelas tiun). @ preni sian *dentbroson.

brosxuri @ presita kaj brosxurita : jam konata: Tio kion li diras estas jam presita kaj brusxurita.; kp. legi el siaj kolektitaj *verkoj.

bruo @ strato-bruilo : (apenaux) portebla, ekstere funkciigata, *son-instalajxo.

bruli @ brulajxo : 1. mangxo, trinkajxo; 2. fumajxo (cigaredo, cigaro, hasxisxo, k.s.). @ forbrulinta : 1. perdinta la vizagxon (kredindecon, fidindecon): Post tiu okazajxo li estis forbrulinta tie. Do li sxangxis sian terenon.; 2. lacega: Mi sentas min komplete forbrulinta. @ brulvundita : ofendita, kolera: Brulvundita li respondis ... @ bruligi siajn fingrojn : fari ion, kion oni prefere ne faru, cxar la tasko estas tro malfacila, dangxera aux krima: Ne bruligu viajn fingrojn per tio!.

bubo @ bubo : 1. *knabo; 2. ulo.

bubalo @ bubali : forte labori.

bucxi @ bucxisto : 1. kuracisto (hxirurgo): Pro tiu falo mi devis iri al bucxisto.; 2. fortika homo.

budo @ budo : intereso: Li cxiam laboras por propra budo.

buko @ buki sin : prepari sin por ekagi: Buku vin! Jen la tasko ... (:buki zonon k.s.).

buklo @ buklo : paperfiksilo, paperklipo.

buldozo @ buldozi : konvinki per granda kvanto da, aux rapidega sinsekvo de argumentoj, ne lasante tempon por pripenso aux reago: Ili buldozis min.

bulteno @ doni bultenon : paroli al, ne kun homoj; ne atendi reagon: Oni ne povas paroli kun li, li nur donas bultenojn.

buso @ *ferdekobuso.

butero @ buteri : 1. flati: Cxu vi auxdis kiel li buteris sxin?; 2. flirti (kun iu). @ buterpano : v. *sandvicxo. @ kiel butero : facile manipulebla, obeema: Li estas kiel butero en sxiaj manoj.

butono @ butono : 1. cico; 2. umbiliko; 3. brocxo (reklamo aux insigno). @ *orel-butono. @ mankas butono : 1. li estas freneza, stulta; 2. la afero estas ne ankoraux tute preta, ne finarangxita: Preta? - Mankas ankoraux butono.


c

celo @ celite-*akcidente.

cendo @ ne mankas ecx cendo : 1. neniu problemo; 2. preskaux: Ne mankis ecx cendo kaj oni kaptus lin.; ankaux: ne mankis ecx haro.

cent @ centprocente : tute, certe, plejbone. @ de *jarcentoj.

centro @ *demandu Centran Oficejon!, LKK-anon!.

cerbo @ cerbo : 1. inteligenta persono, bona studanto: Li estas la cerbo en nia klaso.; 2. tiu kiu elpensis planon, krimon: La cerbo malantaux tiu rabo estis ... @ cerbujo : kapo. @ cerbo-cxasisto : v. *kapo-cxasisto. @ cerbocxerpo : elmigrado de alte instruitaj homoj al lando kie ili pli bone enspezas. @ cerbofulmo : subita ideo. @ cerbolavado : (komplete) sxangxi ies opiniojn per psihxaj, hxemiaj kaj/aux fizikaj rimedoj; 'reedukado'. @ cerbo-*knedisto. @ cerbosxtormo : kunveno kie oni auxdigas ideojn kaj proponojn sen tuja konsiderado pri la praktikaj eblecoj. @ *aerumi sian cerbon. @ *cima cerbo. @ *gimnastiki sian cerbon.

cigaro @ donu cigaron al li : 1. (entuziasme:) lia ideo estas bona; 2. (incitite:) li silentu kun siaj komentoj. (:kvazaux dirata al la kunparolanto, sed celata por cxeestanto kiu enmiksigxas neinvitite).

cigaredo @ rulita cigaredo : memfarita el *rultabako kaj papereto. @ fabrika cigaredo : kontraste al memfarita cigaredo.

cimo @ cimo : 1. malgrandajxo, malgravajxo: Tio estas nur cimo kompare kun ...; 2. prempinglo (platkapa pusxpinglo); 3. kasxita mikrofono (por subauxskulti). @ cima cerbo : malinteligentulo.

cirko @ cirko : 1. arangxo: Cxu li organizis cxi tiun cirkon?; 2. iuspeca grupo: Cxu ni devas inviti la tutan cirkon? @ cirkajxo : strangaj agoj: Tiajn cirkajxojn faru hejme!

citi @ cit, malcit : 'parolataj citiloj (")': Ili estas cit nur bonaj geamikoj malcit.; ankaux: Li diris, cit-malcit, ...

citrono @ *konfiti la citronon.

civila @ civilulo : ne-uniformita policisto.


cx

cxapo @ *nokto-cxapo. @ cxapofobio : malsano de iuj t.n. Esperantistoj kiuj proponas sxangxojn en la Eo-ortografio, forigante supersignojn, sed enkondukante q w x y kaj aliajn neregulajxojn.

cxapitro @ cxapitro : (tute alia) temo, afero: Tio estas alia cxapitro!

cxaro @ cxaro : auxto. @ *kromcxaro. @ *parfumo-cxaro.

cxarniro @ cxarniro : persono en 'sxlosila' pozicio. (:la aferoj 'cxarniras' cxirkaux tiu).

cxasi @ cxasi : 1. dauxre sekvi; 2. (trude) sercxi. @ *kapo-cxasisto.

cxefo @ cxefo : la estro de la domo, ofte en signifo 'mia edzino' aux 'mia edzo': La cxefo decidis, ke ni morgaux iros al ...

cxerizo @ estas *kerno en la cxerizo.

cxerko @ cxerkonajlo : cigaredo. (:pro la malbona efiko al la sano): Ni fumu ankoraux unu cxerkonajlon kaj tiam ni iros. @ najlo por mia cxerko : zorgigajxo: Tio estas plia najlo por mia cxerko. @ fluganta cxerko : nesekura flugmasxino, aviadilo.

cxerpi @ *cerbocxerpo.

cxielo @ cxieli : esti mortinta: Karlo Delmont? Tiu cxielas. @ cxieleniri : morti.

cxifri @ malcxifri : (precize) klarigi: Cxu vi povas malcxifri por mi cxi tiun tekston? (:decxifri oni kutime uzas pri neklara skribo; malcxifri kiam oni ne komprenas la signifon aux intencon de iu teksto).

cxirpi @ cxirpi : kanti, paroli alttone. (:laux la cirkonstancoj sxate aux malsxate).


d

da @ da : da (t)io (antauxe nomita aux evidenta): Cxu vi jam havis kafon? - Tri tasojn da.

danci @ danci laux ies muziko : agi laux ies volo. @ *ranco-danco.

danki @ dank : danke al: Dank li ni havas nun .... (:do la nuda radiko dank kiel prepozicio - radikoj ja estas vortoj); kp. kulp, help.

decidi @ ni atendu decidon de la *Akademio.

decimalo @ erara decimalo : granda diferenco. @ diferenco post decimalo : tre malgranda diferenco.

dejxori @ dejxori : eliri por krimo.

dek @ dek-zo (10Z) : plej malbona kvalito.; ankaux: zo-dek. (:1A aux A1 estas plej bona kvalito). @ kvin antaux la dekdua : v. kvin antaux *noktomezo.

deklari @ memdeklarita : v. mem*titolita.

dekoracio @ dekoracio : iu kiu staras flanke, ne partoprenas: Dum baloj, mi estas nur dekoracio.

delegito @ *nomu iun delegiton.

demandi @ demandsigno : io aux iu ne ankoraux komprenata aux konata: Tio estas por mi ankoraux demandsigno.; Li estas por mi dauxre demandsigno. @ demandu Centran Oficejon!, LKK-anon! : 1. mi ne povas scii cxion; 2. tio ne estas mia tasko.

densa @ dense : kun tro da eksteruloj, kiuj ne bezonas scii: Estas iom dense cxi tie. @ maldensa : klara brando: Por mi unu maldensa.

dento @ dentpikilo : trancxilo. @ preni sian dentbroson : foriri: Se vi dauxrigos, mi prenos mian dentbroson.

determini @ determini : eltrovi: Mi ne povas determini, kion li celas.

dezerto @ sendi iun en dezerton : v. sendi iun en *arbaron.

diademo @ diademo : la cirkumflekso: co kun diademo. (:laux 'diakrito'?)

diafragmo @ diafragmo : maniero de rigardado: Uzu alian diafragmon - eble tiam vi komprenos.

dialekto @ en (lia) dialekto : 1. laux lia speciala vidpunkto: En lia dialekto tio signifas...; 2. laux lia stranga lingvo-uzo, prononco.

diapozitivo @ diapozitivo : iu kiu havas cxiam kontrauxan opinion, cxiam kontrauxdiras.

diareo @ vorto-diareo : senhalta parolado.

diferenco @ diferenco post *decimalo.

difini @ difinite : tre.

digesti @ digesti ion : akcepti ion malplacxan: Mi ne povas digesti tian agmanieron.

dimancxo @ dimancxa : 1. plej bona, bela: dimancxaj vestajxoj; 2. amatora, nesperta: dimancxa sxoforo.

dinosauxro @ dinosauxro : v. *fosilio.

diplomo @ diplomita : ega: diplomita mallertulo.

diri @ *iru-diru.

disko @ diskilo : disko-ludilo, sona, bilda aux komputila. @ disko-turnilo : diskilo. @ *promen-diskilo. @ disko-eraro! : 1. estis kompleta miskompreno, fiasko; 2. li estas frenezulo. (:eraro de komputila disk(et)o). @ *brildisko. @ kompakt(a )disko : industrie normigita mezformata lasera disko (por sono, bildoj aux komputila memoro). @ *nigra disko.

distili @ distili : konkludi, ne facile, el dise entenataj informoj: El liaj paroloj mi distilas ian reziston kontraux la plano.

dogano @ tio kusxas cxe la dogano : tio ne ankoraux estas preta.

doko @ (en)dokigi : doni auxton al riparejo por (gxenerala) kontrolo kaj riparo. @ (en)dokigxi : 1. iri al hospitalo por (gxenerala) kontrolo aux operacio; 2. iri al korpoflegejo (*belofarmo) por korpa refresxigxo.

dokumento @ dokumentita : v. *agnoskita.

dolcxa @ dolcxigilo : substanco en formo de tablojdo aux pulvoro, tauxga por dolcxigi ekz. kafon aux teon, kun escepto de sukero.

donaci @ ne ricevi donace : peni, labori por io: Ne pensu ke cxi tiun funkcion mi ricevis donace!

dormi @ *membro-dormanto.

dorso @ deiru de mia dorso! : ne gxenu min plu!

doti @ doti : doni. (:doti iun per io = doni al iu ion, ofte ne tre deziratan).

dragi @ eldragi informojn : pene cxerpi informojn: Ni devis dragi en kelkaj bibliotekoj por ekhavi informojn pri tio.

drasxi @ drasxi iun : 1. forte kritiki; 2. forte bati.

dreni @ drenita : soifa.

drogo @ drogo : 1. narkotikajxo; 2. kafo, cigaredo, alkoholajxo: Cxu vi ankaux volas iom da drogo? (:montrante, ekzemple, la botelon).

du @ *gedue. @ du*langa. @ duone *kuirita.

dusxo @ pluvo-dusxo : subita, nedauxra ekpluvo. @ malvarma dusxo : turnigxo de la aferoj ne laux la atendoj; seniluziigxo.


e

ebl @ ankaux eblas : laux mi, tio estas malbona ideo, plano.

ebria @ fari ebriulan *pregxon.

eburo @ eburo : 1. dentoj: Li falis sur la eburon.; 2. piano-klavoj: frapu la eburon! (:ekludu!); 3. bilardo-pilko.

edzo @ Edzperanto : Eo kiel edz-peranto: Ili renkontigxis en Edzperanto-arangxo. @ vi ne estas mia edz(in)o : 1. mi ne bezonas en cxio konsenti kun vi; 2. mi ne bezonas cxion fari kune kun (aux same kiel) vi. @ kongresa edz(in)o : kunul(in)o, kun kiu oni ofte vidas iun dum Eo-arangxoj: Jen li, kun sia kongresa edzino.

eg @ ege : jes, tre: Cxu kontenta? - Ege.

ehxo @ ehxulo : iu kiu ripetas nur kion aliaj diras, kiu ne vocxigas proprajn ideojn k.s.

eklipso @ eklipsigxi : malaperi en kiu ajn maniero.

ekonomio @ ekonomie : sxpareme.

ekrano @ nigra ekrano : kompleta forgeso: Mi preparis mian rakonton, sed kiam mi eniris cxe la direktoro - nigra ekrano. (:laux forfalo de signalo en televido aux komputilo).

eks @ eks! : voko 1. kiam io rompigxas; 2. kiam iu sukcesas mortigi kulon, musxon, k.s. @ eksa : 1. iama; 2. rompita, fusxigxinta; 3. morta. @ eksperantisto : (por: eks-esperantisto) iu kiu ne plu estas aktiva en la Eo-movado. @ eksjunulo : ne plu juna persono kiu opinias sin ankoraux juna.

ekskurso @ rapida ekskurso : 1. vizito al necesejo; 2. lakso.

eksplodi @ eksplodi : 1. ekridegi; 2. ekkoleregi.

ekzemplero @ ekzemplero : ulo.

elasta @ elasta regulo : v. *macxgumo.

elektro @ elektro : v. hxemio.

elemento @ elemento : ulo. @ elemente! : kompreneble!

enciklopedio @ promenanta enciklopedio : iu kiu scias pri multaj aferoj.

enketi @ enketi : demandi.

er @ aro da eroj : 1. neligitaj fragmentoj; 2. malgravajxoj.

erari @ *disko-eraro!. @ erara *decimalo.

erodi @ erodito : (kvazaux-)erudiciulo, kies kono pri la mondo ne estas gxisdata aux trafa (laux la parolanto).

esti @ estonta : estonta edz(in)o, fiancx(in)o: Jen lia estonta.

establi @ establita : v. *agnoskita.

esxafodo @ esxafodo : podio.

etero @ etera : (pri radio kaj televido:) dissendata per 'eteraj ondoj'. (:kiam kaj sendado kaj ricevado okazas per surtera anteno, kontraste al dissendado per kablo kaj/aux satelito).

eterna @ eterna *komencanto.

etikedo @ etikedo : kongresinsigno (kun nomo k.s.): Mi forgesis mian etikedon en la hotelo.


f

fabriko @ fabriki : 1. fari (:negative aux admire): Kion li tie fabrikas?; 2. arte konstrui (pruvojn pri ne farita krimo, ekzemple). @ fabrikajxo : 1. *farajxo; 2. artefarita afero; 3. situacio arte kreita por povi kapti iun pro krimo: La tuta rakonto estis fabrikajxo de la polico. @ el la sama fabriko : el sama fonto: Cxiuj tiuj sugestoj venas el la sama fabriko.

fadeno @ tiri la fadenojn : regi, direkti la aferojn; ankaux: teni la fadenojn. @ tiri fadenon : uzi sian influon: Mi provos tiri kelkajn fadenojn. (:marioneto-ludo).

fajfi @ fajfi je io : ne zorgi pri io. @ vi povas fajfi je tio : tio ne plu estas atingebla, realigebla.; ankaux: vi povas *forgesi pri tio.

fajna @ fajna : agrabla, bona, amika.

fajro @ havi *poton sur la fajro. @ alvoki la fajrobrigadon : v. alvoki la *kavalerion.

faktoro @ nekonata faktoro : homo, pri kies reago oni ne povas esti certa.

fakturo @ fakturon mi sendos poste : (sensignifa rimarko post kiam iu donis konsilon, plenumis peton, faris servon).

fali @ enfali : 1. subite veni al kapo (ideo); 2. subite veni por vizito, subite veni al iu loko: Eble ni morgaux enfalos cxe ili.; 3. mistifikigxi, trompigxi, kredi ies 'belajn rakontojn'; 4. anstatauxi iun (ekz. aktoron, instruiston) pro subita 'elfalo'. @ elfali : 1. montri certan rezulton, ne antauxdireblan aux antauxdiritan: Tio povas elfali pli aux malpli bone.; 2. ekesti ne plu konsiderata: Tiu ebleco elfalis.; 3. subite, neatendite ne okazi, ne esti disponebla: Pro malsano de la instruisto, la leciono elfalis.; La cxefa kantistino elfalis pro malsanigxo. @ forfali : el*fali (2. aux 3.) @ trafali : ('tra kribrilo') 1. malsukcesi en ekzameno.; 2. ne plenumi kondicxojn, pretendojn cxe ekzamenado: Dum la kontrolo, tri ekzempleroj trafalis.; Kiam ni esploris la konsekvencojn, lia propono trafalis. @ kontrauxfali : 'elfali (1.)' kontraux la atendo; havi malpli bonan rezulton ol atendite: La kvanto de la reagoj iom kontrauxfalis. @ kunfali : 'elfali (1.)' kun (laux) la atendo; havi pli bonan rezulton ol atendite.

falbalo @ kun falbalo : v. kun *frangxoj.

fantomo @ fantoma : virtuala, t.e. ne fizike sed ja funkcie ekzistanta: fantoma memoro; fantoma konekto; fantoma *reto.

fari @ farajxo : faro, ago (:negative): Mi ne sxatas tiun farajxon. @ fari la sian : v. fari sian *aferon. @ fari sian *aferon.

farbo @ kun batalfarboj : plene, tre sxminkita.

farmi @ *belecofarmejo.

fasado @ fasado : la (nur) ekstera aspekto, precipe kiam gxi ne konformas al la interno.

fasko @ fasko : granda monsumo (:fasko da biletoj): Tiu plano jam kostis al ni faskojn (*da).

fauxko @ fauxko : busxo: Fermu fauxkon!

fazeolo @ fazeolo : 1. malgrandajxo, malgravajxo; 2. (pl) mono; 3. alta, maldika persono; ankaux: asparago.

febro @ febre : 1. nervoze 2. kun granda entuziasmo, fervoro.

felo @ urso-*felo.

feki @ fek! : gxenerala blasfemo. @ *lek-fek!.

felicxo @ *poto da felicxo.

fenestro @ fenestroj : okulvitroj: Li rigardis al ni serioze, tra siaj dikaj fenestroj, kaj diris ...

fero @ fero : pistolo aux alia pafilo.

ferdeko @ ferdekobuso : du-ferdeka, du-etagxa auxtobuso. @ ferdekotrajno : du-ferdeka, du-etagxa trajno.

ferio @ havi ferion : 1. esti en malliberejo: Ses monatojn da ferio li havas. (oni povas aldoni: je sxtataj kostoj); 2. esti forgesita, preteratentita: Viaj sxuoj certe havas ferion? (:vi forgesis purigi ilin).

feto @ feto : komencanto, komenca studento.

figuro @ figuro : ulo.

fiksi @ fiksi : v. *arangxi (ion).

fini @ la fina *frapo.

financo @ financoj : (simple) mono.

fingro @ fingri : per fingro(j) manipuli; ankaux: fingrumi. @ defingri : sxteli: Iu defingris lian horlogxon. @ fingri al iu, io : 1. indiki, montri; 2. kulpigi. @ havi inter la fingroj : 1. kapti: Se mi havus lin inter miaj fingroj ...; 2. esti sperta aux lerta pri io: Motorojn li havas inter la fingroj. @ havi longajn fingrojn : havi inklinon al sxtelado: Li cxiam havis longajn fingrojn. @ *bruligi siajn fingrojn. @ kalkuli siajn fingrojn : enui, havi nenion por fari: Mi tie sidis dum duonhoro, kalkulante miajn fingrojn. @ *verdaj fingroj.

fisxo @ fisxkapti : provi ekhavi informojn ne rekte demandante pri la afero: Mi fisxkaptis, sed nenion eltrovis.; ankaux: fisxkapti je komplimentoj. (:'fisxkapti' ja signifas: provi kapti fisxojn...) @ fisxkaptista rakonto : troiga, nekredebla rakonto. (:cxar fisxkaptistoj troigus pri la grandeco de la kaptitaj fisxoj). @ fisx*odora. @ fisxe rigardi : rigardi sen esprimo en la okuloj, nekomprenante aux sen interesigxo: Li fisxe alrigardis min kiam mi tion rakontis. @ fisxo nagxas : v. kion vi *volas?

fizionomio @ fizionomio : vizagxo: Li falis sur sian fizionomion.

flako @ la granda flako : v. la granda *lago.

flamo @ flami je : esti entuziasma pri io aux iu, havi emon al io: Li flamas je motorbicikloj.

flano @ flano : vizagxo: frapo sur la flanon.

flari @ flari : sen informigxo scii, sen instrukcio fari: Mi ne povas flari ke vi tion volas!; Li bezonas nur flari kaj sukcesos en cxio. @ flarilo : nazo: Mia flarilo estas sxtopita.

floro @ *akvumi la florojn.

fobio @ *cxapofobio.

fojno @ fojno en kapo : stulteco; ankaux: fojno supre.

folio @ *kalkulfolio.

fonduso @ fondusoj : (simple) mono.

for @ forigi : 1. maldungi; 2. mortigi. @ for*fali. @ for*blovigxi. @ foriru! : sensencajxo! @ esti for : esti en malliberejo: Nun li estas for por du semajnoj. @ esti tute for : esti sub impreso, enamigxinta: Kiam mi vidis sxin, mi estis tute for. @ *re de for. @ for de la mondo : 1. sveninta; 2. v. logxi sur *asteroido. @ de fore : 1. de malproksime: De fore vidate, ...; 2. per telekomunikado: de fore konsulti informo*bankon; de fore auxskulti mesagxojn registritajn de sia telefon*respondilo.

forgesi @ forgesi : ne (plu) kalkuli pri efektivigxo: Vi povas forgesi pri tiu funkcio.; ankaux: vi povas *fajfi je tio.

forko @ forko : mano. @ havi forkon en la posxo : profiti de gastameco de aliaj. (:volonte invitigxi por mangxo).

formato @ formato : (normigita aux *konvencia) strukturo de teksto, informoj k.s. (:ne nur longo-largxo-alto, sed 'kio kiel kie').

formiko @ havi formikojn en la pantalono, kalsono : esti nervoza.

fosi @ elfosi *kadavrojn.

fosilio @ fosilio : malmoderna persono; ankaux: dinosauxro.

fotelo @ el mia fotelo : laux mia vidpunkto, kvankam mi ne estas envolvita: El mia fotelo mi dirus ke ... @ generalo en fotelo : iu kiu donadas (tauxgajn aux ne) konsilojn, sed ne kunagas; ankaux: kapitano sur bordo.

frangxo @ kun (tro da) frangxoj : kun (nenecesaj) ornamajxoj, (tro da) flankaj negravajxoj; ankaux: (tro) garnita.

frapi @ granda frapo : granda sukceso, atingo. @ la fina frapo : la decida argumento (kontraux io).

frato @ mi ne estas via frat(in)o! : tian manieron de alparolo mi ne akceptas.

freneza @ freneza pri io : tre entuziasma pri io; kun granda emo al io. @ freneza pri iu : enamigxinta.

fresxa @ spiru iom da fresxa *aero!.

frida @ meti en fridujon : prokrasti (planon).

frikcio @ iom da frikcio : granda kverelo.

friti @ lasu lin fritigxi en propra graso : 1. li mem kulpas kaj mem spertu la konsekvencojn; 2. ne gxenigxu de li; ne atentu kion li diras.

fromagxo @ sukcesi vendi la *truojn de la fromagxo.

frosto @ frostigxi : 1. resti senmova: Frostigxu!; 2. senti (emocian) malvarmon: Kiam li rakontis tion, mi frostigxis.

fulmo @ *cerbofulmo.

fundamento @ fundamento : postajxo. @ gxisfundamente diskuti ion : 1. tre profunde, serioze, elcxerpe; 2. harfende. @ fundamenta krestomatio! : blasfemo. @ *jxuri je la Fundamento.

furzi @ en furzo kaj rukto : rapide, facile; v. en spiro kaj *gxemo. @ por furzo kaj rukto : tre malmultekoste.


g

gajno @ *kalkuli sian gajnon.

galaksio @ galaksia : 1. bonega; 2. grandega.

galero @ galero : laborejo: Nu, denove ek al la galero(j).

galopi @ galopi : rapide iri: Kien vi galopas?.

gapi @ gapi : esti malferma (pri io kio devus esti fermita): gapanta bluzo; Via pantalono gapas!

garantio @ garantiite : vere, lauxvere.

garni @ garnita : v. kun *frangxoj.

gaso @ doni gason : fluigi brulajxon al motoro. @ doni planko-gason : (kun premo de la gaspedalo gxis preskaux sur la planko) veturigi auxton, motorbiciklon je maksimuma rapideco. @ multe da gaso : sensignifa parolajxo.

gasto @ gast-ama : am(or)anta gastojn. (:prefere diru kaj skribu por cxi tiu signifo: gast-ama).

ge @ gee : kune, sed ge-e. @ malgea : samseksama. (:kontraste al la Anglismo 'geja'). @ gedue : v. *gesole. @ gesole : sole, sed duope kaj gee.

generalo @ la generalo : la estro, cxefo. @ generalo en *fotelo.

gimnastiko @ gimnastiki : (tr) apliki ekzercojn gimnastikajn aux fizioterapiajn al iu korpoparto: Li cxiutage gimnastikas siajn fingrojn dum kvaronhoro. @ gimnastiki sian cerbon : fari iun nekutiman intelektan laboron por distri sin: Mi okupigxas pri matematiko nur por gimnastiki la cerbon. (kp. *aerumi sian cerbon).

giri @ engirejo : turno-pordo.

glacio @ meti en glacion : 1. mortigi; 2. prokrasti (planon). @ rompi la glacion : fari ion (amikecan) por ke la alia(j) eksentu sin komforte: Por rompi la glacion li diris ... @ ne rompu la glacion! : Atentu - estas delikata afero!; Ne fusxu la etoson, harmonion!

gladi @ gladi la aferon : prezenti aferon tiel ke kritikindajxoj aspektas kiel malgravaj. @ gladi siajn diferencojn : solvi interpersonajn problemojn.

glata @ glate : sen komplikajxoj: Iris tute glate. @ glata : elturnigxema, nekonsekvenca, nefidinda (homo). @ glata *masko.

gliti @ glito : (malgranda) eraro, malatento, pretervido: Krom kelkaj glitoj, tio estis bona prezento.

glui @ algluigxi : gxene, nedezirate, aligxi al iu aux al grupo.

gluti @ gluti : 1. akcepti ion malfacile akcepteblan: Ili devis gluti tiun decidon.; ankaux: Glutu la (amaran) pilolon.; 2. kredi ion ne tre kredeblan: Li glutas cxion kion tiuj homoj diras.; 3. lastmomente ne eldiri ion: Kiam li vidis lian vizagxon, li glutis sian kritikon.; 4. rapide mangxi, trinki: Glutu vian kafon - ni devas foriri. @ misgluti : akcepti taskon kiun oni ne sukcesas plenumi; supertaksi siajn kapablojn: Nun ni povas diri ke li misglutis, akceptante tiun taskon. @ gluti sian langon : 1. silenti pri io: Glutu vian langon!; 2. bedauxri ke oni ne silentis pri io: Dirinte tion, li preferus gluti sian langon ...

golo @ golo! : trafa rimarko!; ankaux: en golujo!

gorilo @ gorilo : forta viro por protekto, minaco aux atako.

grafiko @ grafika : 1. (en komputila *alfabeto) signo kiu estas presebla sed ne apartenas al la 'normalaj' skribsignoj (literoj, ciferoj, interpunkcio) - ne nur linioj, anguloj kaj bloketoj, sed laux iuj ecx "procento", "plusminus" k.s.; 2. (komputilo:) cxio ne surekranigebla per la disponebla *alfabeto, i.a. bildoj: grafika *karto.

graso @ grasa : 1. ricxa, valora: grasa kaptajxo; 2. graveda. @ lasu lin *fritigxi en propra graso.

graveda @ graveda : 1. grava laux opinio de aliaj, ne laux la parolanto: Ili okupigxis pri gravedaj aferoj.; 2. (malbon)auxgura.

greno @ grenajxo : brando.

griza @ mankas grizo(j) : cxio estas prezentita *nigra-blanke; mankas nuancoj. @ griza *muso.

gulasxo @ gulasxo : senorda miksajxo (pri ideoj, opinioj, lingvo); v. *salato; v. miks*poto.

gumo @ 1. *macxgumo. 2. v. kauxcxuko.

gurdo @ gurdi : dauxre ripeti la samon.

guto @ guto da : iom (da): Cxu vi havas fidon pri tio? - Nur guton da.; Cxu vi volas ankoraux bieron? - Nur guton da.


gx

gxemo @ en *spiro kaj gxemo.

gxibo @ gxibo : elstara malglatajxo: gxiboj kaj kavajxoj en la vojo; v. *kameloj sur la vojo.

gxusta @ gxuste : jes. (:pli klara respondo); ankaux: konfirme.


h

haki @ enhaki : krude interveni: Subite li enhakis en nian konversacion.

haro @ *simioharoj. @ ne mankis ecx haro : v. ne mankis ecx *cendo.

hejmo @ neniu hejme : tiu persono estas stulta. @ cxu iu estas hejme? : bonvolu auxskulti, atenti min. @ por hejma uzo : ne por publika diskonigo: Por hejma uzo mi povas diri al vi, ke ni planas ... (:sed provizore ne priparolu tion publike).

hela @ hela : evidenta, memkomprenebla: Fine cxio farigxis tute hela por li. @ esti en malhelo : esti neinformita pri io; nenion scii pri io.

helpi @ help : helpe de: komputila *reto help telefonkonektoj. (:la radiko kiel memstara vorto); kp. dank, kulp. @ helpi : malhelpi, fari ion kontraux: Mi ne povas helpi ke la afero tiel evoluis.

herbivoro @ herbivoro : vegetarano.

hieroglifo @ hieroglifoj : cxiaj malfacile legeblaj skribsignoj: Mi neniam sukcesas decxifri tiujn viajn hieroglifojn.

hirta @ hirtigi la harojn : kolerigi, inciti. @ hirtiga : koleriga, incita: hirtiga rimarko.

hoko @ meti hokojn sur ux : (laux: 'meti punktojn sur i':) gxustigi, priparoli, arangxi detalojn: Ni nun metu la hokojn sur la ux. @ alhokigxi : 1. envolvigxi kontrauxvole; 2. aligxi al iu grupa arangxo sen antauxa interkonsento.

homo @ *vi homoj.

honoro @ honora : ano de komisiono, komitato, laborgrupo k.s., kiu ne vere partoprenas en la laboroj; ekzemple: @ honora *kongresano.

hop @ hopi : v. *salti.

horo @ lauxhorare : precize kiel planite.

horlogxo @ rigardi la horlogxon : 1. esti senpacienca; 2. ne interesigxi pri tio kio okazas: Li dauxre rigardis sian horlogxon. @ havi alian horlogxon : havi alian ideon pri tempo, gxustatempeco: Ne - li ne malfruas: en lia lando oni simple havas alian horlogxon.; ankaux: cxe ili la horlogxo iras malpli rapide.

hufo @ hufo : 1. piedo; 2. sxuo. @ hufi : iri piede.

hundo @ inter hundoj hundu : adaptigxu al la cirkonstancoj, agu kiel la aliaj.


hx

hxemio @ hxemio : iu speciala reciproka altiro: estas ia hxemio inter ili; ankaux: elektro.

hxohxolo @ hxohxolo! : kvazaux-blasfemo. (:hxohxolo estas alia nomo por mosko-desmano).


i

iam @ *nek iam!.

id @ ido : infano.

ideo @ *ventoli ideojn.

iel @ iel-tiel : ne tre bone, ne tre malbone: Kiel vi fartas? - Iel-tiel.; Ni iel-tiel sukcesis.

il @ ...ilo : kutima - en certa situacio, en certaj kondicxoj, en certa tempo k.t.p. - rimedo, instrumento, aparato, aparataro, masxino k.s. por plenumi agon, produkti rezulton, utiligi objekton (:do 'preciza' aux 'malpreciza', 'nur por tio' aux 'ne nur por tio', 'konkreta' aux 'abstrakta', 'simpla' aux 'komplika'): skribilo; fermilo; presilo; auxdilo; auxdigilo; konvinkilo; *respondilo; (tele)komunikilo; tekstotraktilo; enigilo; eligilo; kunigilo; *flarilo; truilo; fajrilo; *bendilo; *diskilo.

importi @ importo : @ importita : venanta el alia urbo, lando, 'ne de cxi tie'.

ind @ se *intus, indus.

indiki @ indikita : gxusta, preskribita, plej tauxga, plej utila: la indikita homo por tiu tasko; la indikita rimedo por fari tion; la indikita kuracilo por tiu malsano.

infano @ *sperta kiel Papo pri infanoj.

informi @ informo*banko.

insigno @ insigno : vizagxo.

instali @ instalajxo : pli kompleksa aparato, aparataro. @ *son-instalajxo.

int @ se intus, indus : se la situacio estus tia kian vi priskribas, tiam via sugesto estus bona (sed ja ne estas tiel ...). (:respondo al 'vana se').

inter @ inter(est)i : movigxi (socie) inter: Tiajn rondojn ne inter(est)as mi. (eble pensante ankaux pri: ne interesas min). @ havi inter la *fingroj. @ interkona vespero : malorda situacio: Tiu kunveno aspektis kiel interkona vespero.

interna @ teni la *lavotajxojn interne. @ rigardi siajn *palpebrojn de interne.

interpreti @ *largxe interpreti.

inventi @ inventeme *libroteni.

inversa @ sed inverse : inversigas la signifon de la respondo: Kiel gustis? - Bone, sed inverse.; ankaux: sed male.; v. *alegorie.

iri @ iru-diru : portebla radiotelefona aparato. @ *foriru!.

ist @ ...isto : (pri ...anto) -emulo, -adanto: plendisto. (v. ...*istikisto; v. ...*ologo; v. ...*ologiisto).

istik @ ...istiko : 1. arto: brodistiko; 2. teoriumado: diskutistiko (ankaux: ...*ologio). @ ...istikisto : praktikanto de ...istiko. (por 2. prefere: ...*ologiisto).


j

ja v. kion vi *volas?; v. *tiel la ...o ...as.

jaro @ de jarcentoj : delonge: De jarcentoj oni jam diskutas pri la supersignoj.

jes @ jes : ja, 'ne ne': Mi jes faris. (:rimarku, ke en "Mi ja faris." la akcento gxenerale estas sur "faris", dum en "Mi jes faris." la akcento estas sur "jes"); Li ne auxskultis, sed sxi jes. @ jesulo : iu kiu diras jes al cxio, kiu senkritike sekvas iun. @ jesulino : knabino kiu rapide diras jes. @ jes ja : (pli forta) jes (:ne nur post nea demando).

juna @ *eksjunulo.


jx

jxuri @ jxuri je la barbo de Zamenhof. @ jxuri je la Fundamento. (:je io komune sentata kiel grava).


k

k.t.p. @ kotopo : 1. k.t.p. - kiam la parolanto sentas ke li ne bezonas fini la frazon aux kiam li ne volas ke la cxirkauxstarantoj auxdu; 2. ulo.

kaco @ Kacxjo : ulcxjo. @ Karlo Kac : ulacxo.

kacxo @ kacxo : 1. mizero, komplikajxo, problema situacio; 2. v. *salato. @ Karlo Kacx : v. Karlo *Kac.

kadavro @ kadavro : ne plu funkcianta, difektita aux simple malnova ajxo, aparato: (pri radio:) *Mir mir! Tiu kadavro ankoraux bone ludas! @ elfosi kadavrojn : priparoli jam (fin)traktitajn temojn, jam solvitajn aux forgesitajn problemojn: Ne elfosu kadavrojn!

kafo @ *nuda kafo. @ kafmuelilo : iu aparato kiu estas (aux iam estis) funkciigata per kranko, ekzemple: filmkamerao, invalidula veturilo, k.s.

kafeino @ kafeino : kafo: Iom da kafeino?

kagxo @ kagxo : kradludejo por infaneto.

kaj @ kaj (do)? : reago (post eldiro finita!) kiu montras interesomankon, malkonsenton, malakcepton. @ kaj (tiam)? : reago (dum eldiro nefinita!) kiu montras interesigxon, malpaciencon.

kajmano @ kajmani : paroli nacian lingvon fremdan por kaj unu kaj la alia, estante en Esperantujo. (:laux *krokodili; v. *aligatori).

kaktuso @ kaktuso : malagrabla persono.

kaliko @ *kristala kaliko.

kalki @ kalkajxo : kopio: Lia propono estas nur kalkajxo de sxia.

kalkuli @ kalkulfolio : @ kalkultabelo : komputila programo ebliganta, post enigo de tekstoj kaj nombroj en 'cxelojn' (tabele ordigitajn), la auxtomatan plenigon de aliaj 'cxeloj' per kalkulrezultoj aux konkludoj surbaze de la jam plenigitaj. @ kalkuli siajn benojn : v. *kalkuli sian profiton. @ kalkuli siajn *fingrojn. @ kalkuli sian profiton, gajnon : akcepti fiaskon, malprofiton: Tiel okazis. Kalkulu vian profiton!

kalma @ kalma : 1. tre trankvila; 2. senemocia: Li akceptis tion tute kalme.; 3. silente kolera: Nun li estas kalma, sed sxtormo baldaux venos! @ kalmigxu! : trankviligxu!

kalsono @ havi *formikojn en la kalsono.

kalva @ kalva jako, pelto : malricxulo.

kamelo @ kameloj sur la vojo : malebena pavimo: Atentu la kamelojn sur la vojo! (:laux la 'dugxiba' trafiksigno?)

kamero @ kameri : filmi (per filma aux bildbenda kamer(a)o): Dum la tuta ferio li nur kameris.

kampo @ la tuta kamparanaro : cxiuj, tiom da homoj: Cxu la tuta kamparanaro devas ekscii pri tio?; ankaux: menagxerio.

kanalo @ *sxangxi la kanalon, programon.

kanono @ kanon-nutrajxo : v. *kuglokarno.

kanonizi @ kanonizita : v. sanktigita.

kapo @ kapo : la komenca parto de io: Je la kapo de la tagordo ni metu ... @ *sxvelkapulo. @ senkapigi : komenci: Ni senkapigu la programon per ... @ la kapo (jam) falis : la komenca (pli malfacila) parto jam pasis. @ kapo-cxasisto : persono aux entrepreno kiu sercxas (por dungo) altkvalifikitajn personojn; ankaux: cerbo-cxasisto. @ havi truon en kapo : esti stulta.

kapacito @ kapacito : la kapablo akcepti aux elteni: Baldaux atingigxos la limo de mia kapacito. (:mi baldaux ne plu eltenos).

kapitano @ kapitano sur bordo : v. generalo en *fotelo.

kapoto @ kapoto : v. kauxcxuko.

kapti @ kapti ion : kompreni: Fine mi kaptas kion li celas.

kapucxo @ kapucxo : v. kauxcxuko.

karaktero @ karaktero : ulo.

karaktro @ karaktro : unu elemento el (komputila, telekomunika) *alfabeto: karaktroj por 'nova pagxo', 'pepo', 'a', '7', '^'; La karaktro por 'cetera supersigno' de la internacia alfabeto numero 5 estas uzata, laux la lingvo, i.a. por tildo, tremao aux la hoko super ux. (:laux la vorto por cxina skribsigno).

karlo @ Karlo *Kac. @ Karlo *Kacx.

karno @ sido-karno : 1. eltenemo, persisteco; 2. neforiremo: Estrarano kun sidokarno. @ *kuglokarno.

karnivoro @ karnivoro : ne-vegetarano.

karto @ karto : plato kun elektronikajxoj kiun oni enmetas en komputilon por adapti gxin por certa funkcio: *grafika karto; komunika karto. @ *mono-karto.

kartono @ kartono : ludkartaro: Cxu estas kartono en la domo?

kaseto @ kompakt(a )kaseto : industrie normigita mezformata kombino de magneta bendo kaj la kaseto (skatoleto) en kiu gxi trovigxas (por sono, bildoj aux komputila memoro). @ kasetilo : *bendilo por kompakt*kasetoj.

kasxi @ kasxigxi : logxi: Kie vi nuntempe kasxigxas?

katalogo @ el katalogo : 1. ne studinte por gxi: Li havas sian titolon el katalogo.; 2. ne persone interkonigxinte: edz(in)o el katalogo.

kauxcxuko @ kauxcxuko : kondomo; ankaux: gumo.; ankaux: kapoto; ankaux: kapucxo.

kavo @ kavo : (malgranda) logxejo, cxambro: Eniru mian kavon.

kavalerio @ alvoki la kavalerion : alvoki siajn helpantojn, atestantojn.: Se vi ne kredas min, mi alvokos la kavalerion.; ankaux: alvoki la fajrobrigadon.

ke @ ke : tio ke, ol, kiam, k.s. (inter prepozicio kaj frazo): antaux ke li faris tion ..., post ke li ..., dum ke li ..., per ke li ..., pro ke li ...

kerno @ estas kerno en la cxerizo : estas neatendita problemo, komplikajxo.

kesto @ kesto : 1. cxerko: La soldato hejmenvenis, en kesto.; 2. iu kestoforma muzikinstrumento (ekz. gitaro, akordeono): Li iom frapis sian keston kaj cxiuj ekkantis.; 3. lito. @ leterkesto : 1. busxo; 2. parto de memoro en centra komputilo de *reto, kie mesagxoj por certa partoprenanto estas konservataj gxis tiu anoncas sin por transpreni ilin al sia komputilo.

kiel @ kaj kiel! : vi pravas! @ scii kiel : scias, kiel sukcesi (por atingi sian celon): Li cxiam scias kiel.

klako @ cxu mi auxdas klakon? : v. cxu mi auxdas *klikon?

klapo @ klapo : 1. valvo (en motoro, k.s.); 2. busxo: Fermu la klapon!; Lia klapo dauxre frapas. @ mangxoklapo : busxo; ankaux: pano-klapo.

klauxno @ klauxno : ulo.

klavo @ klavo : fingro: Klavojn for! @ klavaro : mano.

kliento @ kliento : ulo.

kliko @ cxu mi auxdas klikon?, klakon?: cxu iu subauxskultas?; cxu ni priparolu cxi tion en cxi tiu societo? (:laux sono auxdebla pro ensxalto cxe malnova telefonsistemo).

klini @ klini *nukon.

kluzo @ kluzo : gardado, kontrolado (cxe pordo k.s): Kiel li sukcesis trairi la kluzon?

knabo @ knabo : naivulo: Ahx knabo, se vi scius ... @ estu granda knabo! : akceptu la malgajnon, la seniluziigxon.

knedi @ knedi : 1. masagxi (per manoj): knedisto (:masagxisto, fizioterapiisto); 2. v. *masagxi (figure). @ cerbo-knedisto : @ menso-knedisto : psihxiatro.

kocxero @ kocxero : sxoforo.

kofro @ kofro : lito: Hodiaux mi frue iros en mian kofron.

koko @ kokido : (sia) infano: Jen mia fratino kun siaj kokidoj.

kolo @ tio sur kolo : kapo: Uzu tion sur via kolo!

kolapsi @ kolapsi : 1. rompigxi, ruinigxi: La ponteto kolapsis kiam ni estis meze sur gxi. 2. subite cxesi funkcii; 3. perdi cxiujn siajn fortojn: Post atingo de la cellinio, la kuristo kolapsis. (:tamen post kvaronhoro li donis intervjuon!).

kolekti @ la tuta kolekto : 1. cxio tio; 2. ili cxiuj.; ankaux: la tuta kompleto.

koleri @ kolero! : (kolera) kvazaux-blasfemo.

koloro @ kolorblinda : kiu ne volas vidi, rekoni tion kio ne akordigxas al la propra opinio, vidpunkto: Rilate al tio, li estas komplete kolorblinda.

komo @ komo-kalkulisto : (recenzisto k.s.) kiu kritikas detalojn, kaj ne atentas la tuton, la enhavon. @ atenti *punktojn kaj komojn.

kombini @ kombini : 1. fari ion en maniero ne kutima aux nesciata: Li kombinas ion en tiu direkto.; 2. *organizi. @ kombinajxo : 1. io farita aux farata neregule: Mi ne sxatas tiajn kombinajxojn.; 2. personoj pri kies komuna agado oni miras: stranga kombinajxo.

komenci @ komencu la de*nombradon. @ eterna komencanto : kiu, lerninte la bazon de io, ne plulernas kaj ne progresas. (:cxefe pri Eo-parolantoj kiuj post multaj jaroj ankoraux faras bazajn erarojn).

kompakta @ kompakt*disko. @ kompakt*kaseto.

kompleta @ la tuta kompleto : v. la tuta *kolekto.

kompreni @ fine mi komprenas la *radion!.

komputi @ komputi : 1. elkalkuli; 2. (rapide) pripensi, konsideri efikojn de la diversaj faktoroj: Momenton, mi unue komputos. @ tio estas en la komputilo : ni nun nenion povas (volas?) fari pri tio.

koni @ tut*monde konata en Esperantujo. @ rekonita : v. *agnoskita. @ koni de la *telefonlibro.

kondicxo @ triagradaj *laborkondicxoj.

konduti @ konduti : bone konduti: Li ne scias konduti. @ kondutu bone! : gxis revido!

konekti @ konekto : persono kiun oni konas kaj kiu povas helpi por atingi ion: Cxu vi havas konektojn tiurilate?

konfirmi @ konfirme : jes. (:pli klara respondo); ankaux: gxuste; prave.

konfiski @ konfiski : sxteli: Li simple konfiskis gxin.

konfiti @ konfiti la citronon : v. sukeri la *pilolon.

kongreso @ kongresi pri io : funde, tro detale, diskuti: Mi ne volas kongresi pri tio, sed ... @ simpla kongresano : 1. ne pri cxio informita: Ne demandu min, mi estas nur simpla kongresano.; 2. ne oficulo, ne gravulo. @ kongresana *mangxo. @ kongresa *kvaronhoro. @ kongresa *edz(in)o. @ kongresa *turisto. @ honora kongresano : v. kongresa *turisto. @ kongresa kuriero : klacxul(in)o.

konsoli @ konsolo : 1. kafo, teo aux alia trinkajxo: Fine pretaj! Nun estas tempo por taso da konsolo.; 2. amata persono.

konstrui @ plukonstrui : doni pli da argumentoj (por aux kontraux): Vi ne bezonas plukonstrui! @ transkonstrui, rekonstrui : pribati: Cxu mi transkonstruu vian vizagxon?

kontakto @ kontakto : sekskontakto: homo kun sxangxigxantaj kontaktoj. @ kontakti : konsulti, demandi: Mi morgaux kontaktos mian amikon pri tio. @ kontaktpersono : tiu persono en organizajxo, entrepreno, kiu por alia organizajxo, entrepreno aux individuo estas la plej tauxga (*indikita) por unua kontakto pri certa temo, kvankam tiu persono ne mem decidas pri aferoj: Nia kontaktpersono tie estas s-ro N.; kp. *konekto. @ kontaktilo : *kontaktpersono.

kontenta @ pano kun kontenteco : buterpano sen surmetajxo.

kontraux @ kontraux*fali. @ se ne "*kun", do "kontraux"!.

konvencio @ konvencia : interkonsentita, normigita en malpli vasta rondo: konvenciaj signoj.

kooperativo @ kooperativo : personoj kiuj kunlaboras, ne por komuna celo, sed cxar cxiu vidas en tio propran utilon.

korseto @ korseto : premaj, limigaj kondicxoj.

kosmetiko @ kosmetikajxo : io ne-esenca, aldonita por ke io akceptigxu pli facile.

koto @ kotokapulo : ulo. @ jxeti koton al iu : malbonfamigi, kritikacxi. @ elsercxi koton pri iu : eltrovi informojn pri iu (ekz. politikisto) kiuj tauxgas por malbonfamigi.

koverto @ bobelkoverto. @ en koverto : nepublike: Mi donos miajn rimarkojn al vi en koverto.

kovri @ kovri : 1. gardostari cxe krimo; 2. prizorgi alibion aux alimaniere senkulpige atesti: Mi kalkulas (pri tio) ke vi kovros min. @ kovrajxo : alibio. @ subkovriligxi : 1. enlitigxi por dormi; 2. kasxigxi (ekz. por polico).

krano @ mono-krano : 1. fonto de senlimaj enspezoj, pruntoj: Mi ne estas mono-krano!; La registaro fermis la mono-kranon.; 2. auxtomato por preni monon per kreditkarto k.s.

krestomatio @ krestomatio! : blasfemo; ankaux: fundamenta krestomatio!

kristo @ kristnaska *arbo.

kristalo @ kristala kaliko : v. *porcelana poto.

krizo @ krizo! : kvazaux-blasfemo.

krocxi @ krocxeti : v. *triki.

krokodilo @ krokodili : paroli (sian) nacian lingvon, estante en Esperantujo. (v. *aligatori; *kajmani).

krom @ kromcxaro : iu kiu kuniras kun aux cxeestas cxe grup(et)o, ne estante vere bonvena kaj kiun oni do ne envolvas en cxio: Mi sentis min nur kromcxaro en tiu kunveno.; ankaux: kvina *rado.

kroniko @ kronikisto : klacxulo: Li estas la kronikisto de nia klubo.

kubuto @ kubuto-oleo : peza laboro: Mi donos al vi iom da kubuto-oleo. @ uzi la kubutojn : (por atingi ion) lauxlitere aux figure forpusxi aliajn.

kuglo @ kuglokarno : soldatoj ne aux malbone trejnitaj, supozeble rapide mortigotaj aux vundotaj: Ili tie uzas infanojn kiel kuglokarnon.

kuiri @ kuiri : plani: Sxajne li ion kuiras en tiu direkto.; ankaux: Tiurilate li havas *poton sur la fajro. @ duone kuirita : 1. malsagxa (persono); 2. ne bone ellaborita (plano). @ kuirigxi en propra suko : *fritigxi en propra graso.

kuko @ kukbakisto : ulo: Kion tiu kukbakisto nun denove fabrikis?

kuliso @ en la kulisoj : ne oficiale: En la kulisoj mi auxdis, ke...

kulpi @ kulp : pro kulpo de: Kulp li ni estas en cxi tiu embarasa situacio. (:do la nuda radiko kulp kiel prepozicio); kp. dank, help. @ LKK kulpas : 1. mi ne povas helpi ke estas tiel; 2. cxiuj kulpigas nur nin, la organizantojn; 3. kiu organizas ankaux respondecas.

kun @ kun*fali. @ se ne "kun", do "kontraux"! : se ili ne volas kunlabori kun ni, ni do kiel eble malhelpos al ili.

kuniklo @ kuniklo : 1. homo kun multaj infanoj: Ili estas veraj kunikloj.; 2. vegetarano.

kupono @ *mangxo-kupono. @ kupono ne estas varo : 1. havi rajton pri io ne suficxas, oni devas realigi sian rajton; 2. mi ne volas havi promeson pri tio sur papero, sed tion en vero.

kuragxo @ kuragxo-akvo : brando.

kuriero @ *kongresa kuriero.

kurteno @ kurteno! : fino! @ la kurteno falis : la afero finigxis; nenio plu farebla.

kusxi @ tio kusxas cxe la *dogano.

kvaki @ kvaki : paroli.

kvar @ kvarokulo : homo kun okulvitroj. @ kongresa kvaronhoro : kutima, antauxkalkulebla malfruo. (:multaj landoj, regionoj kaj urboj havas similan esprimon por signi ke aferoj kutime komencigxas pli malfrue ol estas anoncite!) @ kvarfolia *trifolio. @ sur (kelkaj) *a-kvaro(j).

kveki @ kveki : paroli.

kvin @ la kvin : mano: Donu al mi la kvin! @ kvina *rado. @ prenu kvin : prenu kvin minutojn da pauxzo. @ kvin antaux *noktomezo.


l

l.k.k. @ *demandu Centran Oficejon!, LKK-anon!. @ LKK *kulpas.

l.l.z. @ lolozo : antikva, malmoderna, tradiciema (homo, ideo). (:L.L. Zamenhof).

labori @ prilabori : 1. pribati: Ili efike prilaboris lin.; 2. persvadi. @ triagradaj laborkondicxoj : eblecoj por 'sen*page kunpreni' varojn el sia laborejo. (:unuagradaj: salajro, horoj; duagradaj: mangxoj, repagoj, k.s.); v. pren*spezo.

lago @ la granda lago : la (plej proksima) oceano; ankaux: la granda flako.

lampo @ teni la lampon : 1. resti tuj proksime por bone vidi aux auxdi cxion: Iru promeni - vi ne bezonas teni la lampon.; Kiel mi sciu? Mi ne tenis la lampon! @ cxe lampa lumo : pli precize, trankvile rigardante: Cxe lampa lumo mi tamen rimarkis kelkajn difektojn.

lango @ dulanga : rakontanta unu aferon (version) al iuj kaj alian aferon (version) al aliaj; nehonesta. @ *gluti sian langon.

largxa @ largxe interpreti : doni al vortoj, kondicxoj, reguloj, signifon kiun ili origine ne havis: Se ni iom largxe interpretos la regulojn, ni povos fari tion.

lasi @ lasi : 1. ne plu paroli, okupigxi pri io/iu: Lasu nun tiun temon.; 2. ne gxeni iun, ne enmiksigxi: Lasu lin. (:lasu trankvila). @ lasu lin *fritigxi en propra graso.

lato @ lato : 1. kruro: Sur siaj longaj latoj li antauxis cxiujn.; 2. brako, (pl) fingroj: Tenu viajn latojn cxe vi.; 3. maldika persono.

latino @ pure latinlitere : sen uzo de supersignoj, do, por Eo, kun ch gh hh jh sh u (laux rekomendo de 1887) aux cx gx hx jx sx ux (laux rekomendo de 1962) por cx gx hx jx sx ux (por telegrafo, telekso, simplaj komputilaj ekranoj, 5- aux 6-bita inform-intersxangxo, k.s. - por aliaj lingvoj simile: ae, oe, aa, ss, k.s.).

latitudo @ je nia latitudo : cxe ni.

lavi @ *cerbolavado. @ lavi monon : prizorgi ke la kontrauxlegxa deveno de iu monsumo estu neretrovebla; 'blankigi *nigran monon.' @ tenu la lavotajxojn interne : ne priparolu hejmajn, internajn problemojn kun eksteruloj; ankaux: teni la malpurajn lavajxojn interne. @ lavi la vestiblon : pisi (pri virino).

leciono @ atentu la lecionon! : auxskultu bone; tenu vian atenton cxe la afero.

legi @ legi el siaj kolektitaj *verkoj.

legxo @ *masxo de legxo.

leki @ lek-fek! : fi! (nauxzo).

lekcio @ lekcio : kritika alparolo: Lia patro jam lekciis al li pri tio.

letero @ leter*kesto.

libera @ libera : 1. nehavanta fiksan partneron; needz(in)igxinta; 2. senlabora. @ teni iun libera : zorgi ke iu ne mem pagu: Dum tiu vespero li tenis min libera.

libro @ librotenisto : (precizema) ulo. @ inventeme libroteni : frauxdi.

limo @ translima : bonega, eksterordinara.

limako @ limako : v. *bradipo. @ limake : v. *bradipe.

linio @ per linio 2 : piede: Kiel vi alvenis? - Per (tram)linio 2 . @ *morta linio (lineo).

lipo @ *zipu viajn lipojn!.

litero @ preslitere : ankoraux pli klare: Cxu mi diru tion preslitere? (:laux la peto plenumi formularon preslitere). @ pure *latinlitere.

literaturo @ nur literaturo : ne la vero.

logxi @ logxiga servo : aludas al *gast-amo: Tiu knabo havas sian propran logxigan servon.

longa @ havi longajn *fingrojn.

lui @ lui iun : dungi, enoficigi iun: Ni luos spertulon por tiu tasko.

lubriki @ lubrikajxo : subacxeto-pago; ankaux: sxmirmono.

lundo @ lunde matene kiel unua : mi nun ne havas tempon aux emon, do ne gxenu min nun, eventuale provu poste kiam mi ne estos okupita. (:dirata kun nur momenta turnigxo al iu kiu provas kapti la atenton).

lumo @ granda lumo : klarvida, inteligenta homo: Li ne estas granda lumo. @ *verda lumo. @ vidi la lumon : 1. trovi, akcepti teorion, principon, ideologion, pretendantan klarigi cxion: Ne atentu kion li diras - li vidis la lumon.; 2. fine kompreni ion: Nur nun li vidis la lumon. @ ne elteni tagan lumon : esti kontrauxlegxa, ne laux gxeneralaj normoj. @ cxe *lampa lumo.

lupeo @ rigardi per lupeo : v. atenti *punktojn kaj komojn.


m

macxi @ remacxi : revenadi al la sama temo. @ macxgumo : regulo, promeso aux interkonsento kiu estas interpretebla en multaj manieroj.

magneto @ magneta bendo : bendo kovrita per magnetizebla materialo: sonbendo estas magneta bendo por registri sonojn, bildbendo por registri bildojn.

majo @ unua de majo : menstruo.

majusklo @ majuskle : grava: Li estas la prezidanto, majuskle.

makzelo @ makzelario : busxo. (:kun kvazauxscienca kvazauxsufikso -ario).

mal @ sed male : v. sed *inverse. @ no-mala Esperantoparolanto : simpla, nesperta, kun limigita lingvokono: Oni ne cxiam povas teni kalkulon kun la no-malaj Eo-parolantoj.; ankaux: no-e-malaj. (:'n','mal'?)

mamo @ mambesto : ulino.

mano @ doni manon al sia amiko, frato k.s. : pisi (pri viroj): Pardonu, mi nun devas doni manon al mia amiko. @ meti manon sur iu : 1. aresti; 2. fine sukcesi renkonti. @ meti manon sur io : fine sukcesi ekhavi, trovi: Hieraux mi metis manon sur bela unua eldono de ...

mangxi @ mangxi : akcepti fiaskon aux kritikon: Jen la rezulto. Nu, mangxu gxin! @ mangxo-kupono : 1. laboro, laborejo, kie oni enspezas sian salajron: Mi ne devas perdi mian mangxo-kuponon.; 2. la homo en la familio kiu enspezas. @ *muro-mangxo. @ kongresana mangxo : 1. nenio kiel mangxo (cxar oni ne havas tempon por mangxi); 2. rapida, senceremonia, strangakonsista, bufeda mangxo: Mi mangxis nur kongresanan mangxon.

maniero @ kun maniero de uzo : traktenda laux speciala maniero: Li estas homo kun maniero de uzo. (:oni atentu liajn specifajn karakterizajxojn).

maniko @ *aso en la maniko.

manko @ mankas *butono. @ ne mankas ecx *cendo.

maro @ trans la maro : v. trans la *montoj.

martelo @ marteli pri io : insisti pri, dauxre reveni al iu temo.

masagxi @ masagxi : prilabori per argumentoj k.s.: Lasu min iom masagxi lin, tiam li konsentos.; ankaux: knedi.

masko @ glata masko : mieno ne montranta emocion aux intencon.: Li cxiam tenas glatan maskon.

masxo @ masxo de legxo : punkto ne bone reguligita - ebleco agi ne kontrauxlegxe, kvankam ne laux la intenco de la legxo: Ili utiligas cxiujn masxojn de la legxo.; Li glitas cxiam tra la masxoj de la legxo. (:kiel fisxo tra masxo de reto).

mato @ mati : interbatali. (:'sur la mato').

mateno @ matena homo : iu kiu matene estas plenenergia (kaj vespere malpli); kp. *vespera homo.

matraco @ per matraco : per seksrilato: Tiun rolon sxi ekhavis per matraco.

meandro @ meandri : v. *boardi.

mehxaniko @ mehxanike : sen multe da pripenso, interesigxo: Li mehxanike plenumis la dancpasxojn.; ankaux: auxtomate; ankaux: robote.

melki @ melki iun: ekspluati iun, profiti de iu, dauxre prunti (monon) de iu. @ melki muron : preni monon el auxtomato per kreditkarto k.s. @ melki temon : tro longe, tro detale priparoli la saman temon; cxiam denove paroli pri la samo.

melodio @ melodio : tono, maniero de dirado: Li eble pravas, sed mi ne sxatas la melodion.; Sxangxu la melodion, tiam oni eble auxskultos vin.

melono @ melono : 1. bulcxapelo; 2. mondo, terglobo: Tio povas diskrevigi la tutan melonon. (:kauxzi tutmondan katastrofon); 3. kapo.; 4. mamo.

mem @ mem*titolita. @ memstara : (pri komputilo:) povanta funkcii memstare, sendepende, sen ligo al iu centra komputilo. (tio ne signifas, ke gxi ne povas esti ankaux ligita al alia(j) komputilo(j), rekte aux en *reto).

membro @ membro-rigardanto : @ membro-dormanto : ne-aktiva membro de asocio aux klubo (:rime laux 'membro-abonanto'); ankaux: *honora membro. @ antauxaj membroj : brakoj. @ postaj membroj : kruroj.

memoro @ selektema memoro : pri iu kiu pretendas memori nur aferojn kiuj akordigxas al la propraj interesoj: Li havas tre selekteman memoron.

menagxerio @ kun sia menagxerio : kun cxiuj siaj kunuloj, apogantoj. @ la tuta menagxerio : v. la tuta *kamparanaro.

mencii @ supre menciita : pli frue priparolita: La supre menciita problemo. @ sube menciita : poste priparolota: La solvo estas kiel sube menciita. (:do en parolo uzataj skribaj esprimoj).

mendi @ mendi : peti: Cxu mi mendis ion de vi? (:cxu mi petis ke vi intervenu, enmiksigxu?).

menso @ menso-*knedisto. @ ekstermensa : neimagebla, nekomprenebla, freneza: Tie okazas ekstermensaj aferoj.

metaforo @ metafore : v. *alegorie.

metalo @ metalo(j) : medaloj: oficiro kun amaso da metalo sur la brusto.

miauxi @ miauxi : plendi: Li dauxre miauxas.

minusklo @ minuskle : ne tiel grava: Li estas la prezidanto, minuskle.

miksi @ miksi : miksi lingvojn (uzi esprimojn de unu lingvo, parolante en alia): Ne miksu! @ miks*poto.

miri @ mir mir! : miru nur!, kia miro! (:pluraj radikoj senfinajxaj estas uzeblaj kiel interjekcioj, tute lauxfundamente - memoru ke 'cxiu radiko estas aparta vorto').

mitralo @ mitrali per argumentoj: rapide sinsekve 'pafi' argumentojn.

mjelo @ gxismjele : tre profunde: Lia rimarko gxismjele tusxis min.

modo @ elmodigxi : morti: Petro Bruna? Tiu elmodigxis jam antaux du jaroj.

molekulo @ molekula : tre malgranda.

molusko @ molusko : ulo (malsxate); ankaux: mukulo.

mono @ *trinkmono. @ mono-karto : v. plasta *mono. @ plasta mono : kreditkarto, pago-legitimilo. @ *savo-mono. @ *muro-mono. @ mono-*krano. @ *lavi monon.

mondo @ tutmonde konata en Esperantujo : neniu en la ekstera mondo iam auxdis pri tio, tiu. @ de*naske en la mondo. @ *for de la mondo. @ kiom longe vi estas en cxi tiu mondo? cxu vi kredas tiajn nekredeblajn aferojn?

monto @ trans la montoj : 1. malproksime: Kiam oni rimarkis lian foreston, li estis jam trans la montoj.; 2. netrovebla: Miaj okulvitroj estas trans la montoj.; ankaux: trans la maro.

montri @ montri al iu la *pordon.

mordi @ mordajxo : 'apetit-veka' viro aux virino. @ mordo da : iom da, mordajxo da.

morti @ morta : (pri aparato:) ne funkcianta (post ensxalto). @ morta linio (lineo) : 1. manko de ajna signalo en telefono; 2. manko de ajna reago (ekzemple al propono): Mi proponis tion al li - sed: morta linio!

moskito @ moskito : kritike sekvanta, gxene persekutanta persono: gazetara moskito; ankaux: *pulo en la pelto.

mueli @ mueli : 1. dauxre mencii, tedi: Li cxiam muelas pri siaj vojagxoj.; 2. diri stultajxojn: Lasu lin - li nur muelas. @ *kafmuelilo.

mucida @ mucida : v. *ranca.

muko @ mukulo : v. *molusko. @ nazmukulo : novulo, infano (kiu pensas ke li estas sperta, havas ion por diri).

municio @ municio : argumentoj: Donu al mi iom da municio.

muro @ muro-mangxo : mangxo el auxtomato (ankaux: mangxi el muro). @ muro-mono : mono el auxtomato havigita per kreditkarto k.s. @ *melki muron.

muso @ muso : rul-regilo, rul-stirilo por komputilo. @ griza muso : ne-okulfrapa, neniel-speciala persono.

muzo @ muzo : amatino: Jen li kun sia muzo.

muziko @ *danci laux ies muziko.


n

nagxi @ tranagxi : elturnigxi sen (grandaj) problemoj: Li cxiam iel sukcesas tranagxi. (:kiel fisxo tra masxo de reto).

najlo @ *cxerkonajlo. @ najlo por mia *cxerko.

naski @ denaska : 1. de junagxo, de longa tempo: Li denaske plendas pri la supersignoj.; 2. en forta grado: Li estas denaska stultulo. @ denaske sur tero, en la mondo : ne stulta: Mi denaske jam estas en cxi tiu mondo, do ne asertu tiajn stultajxojn! @ en sia naskigxtaga vesto : nuda.

nazo @ naz*mukulo.

ne @ nemal : suficxe, relative (nemal bone = suficxe bone, nemalbone): Cxu bone? - Nemal. (:cxar 'suficxe' povas signifi: en bezonata grado aux kvanto por certa celo). @ ne ... ajna(n) : neniu(n): Mi ne mangxis ajnan! @ ne do : (pli forta) ne (:ankaux por eviti miskomprenon inter "Ne. Morgaux." kaj "Ne morgaux.": "Ne do, morgaux."); ne (:post nea demando: "Cxu vi ne venos?" "Ne do.").

nebulo @ nebululo : iu kiu neklare esprimas sin, kiu eble ankaux neklare pensas. @ nebuligi : fari ion neklara.

negativa @ negative : ne. (:pli klara respondo).

nek @ nek : 1. ankaux ne (kiel respondo): Cxu vi faros? - Mi nek.; 2. tute ne. (:nek tiel, nek alie). @ nek iam! : neniam (:nek nun, nek iam).

nenie @ esti nenie : esti senhelpa: Sen sia sekretariino, li estas nenie. @ veni de nenie : veni neatendite, nerimarkite: Subite de nenie venis amaso da homoj.

nepo @ la nepoj vin benos : faru, ankaux se vi ne vidas la utilon aux ne atendas efikon: Bonvolu skribi al tiu instanco - la nepoj vin benos. (:laux Zamenhof).

nesto @ nesto : 1. lito: Mi restos ankoraux iom en mia varma nesto.; 2. medio: El kia nesto li venas?

nicxo @ nicxo : 1. amata loko, cxirkauxajxo, amikaro: Li trovigxas en sia nicxo.; 2. intereso, motivo: Li certe havas nicxon en tiu afero.

nigra @ nigra : 1. neoficiala, kontrauxlegxa: nigra merkato; 2. neoficiale, kontrauxlegxe akirita: nigra mono. @ nigra-blanka : nenuancita, ekstrema: Li pri cxio havas nigra-blankajn opiniojn.; Li vidas cxion nigra-blanke. (:aux nigra, aux blanka, nenio inter tio); kp. *polarizi; kp. mankas *grizo. @ nigra disko : tradicia (iam sxelaka, nun vinila) sondisko. (:kontraste al *brildisko). @ nigra *ekrano. @ cxio nigrigxis antaux miaj okuloj : 1. mi perdis konscion, mi svenis; 2. mi estis konsternita. @ tra nigraj *okulvitroj.

nokto @ nokto-cxapo : lasta trinkajxo antaux dormo. @ nokta homo : iu kiu malfrue vespere aux nokte estas plenenergia (kaj matene aux dumtage malpli); v. *vespera homo; kp. *matena homo. @ nokta skipo : sxtelista bando: Li laboras en nokta skipo. @ kvin antaux noktomezo : lasta sxanco por fari ion: Ni fine faru ion - jam estas kvin antaux noktomezo.; ankaux: kvin antaux la dekdua.

nomo @ fama nomo : persono kiun oni pro publika konateco petas por membri en honora komitato k.s.: Ni ankoraux devas inviti iujn famajn nomojn. @ nomu iun delegiton : diru ian ajn nomon (ekz. kiam iu sercxas nomon, dum por la rakonto tiu ne gravas).

nombro @ komencu la denombradon : (ni) nun tre baldaux komencu la efektivigon, plenumadon. (:dek, naux, ok, ...).

nominativo @ nominativulo : iu kiu kutime forgesas siajn akuzativojn.

normala @ no-*mala.

noto @ meti piednoton : v. meti *asteriskon. @ mi notis la *numeron!.

nova @ renovigi : v. re*konstrui. @ kio nova? : saluton!

nubo @ sur nubo, en la nuboj : felicxa. @ *sxvebi en nuboj.

nuda @ nuda kafo : kafo sen lakto, sen sukero. @ nuda brando : pura brando sen gustigiloj k.s.

nuko @ klini nukon : 1. subigxi al potenco; 2. vomi.

numero @ numero : 1. lauxvica programero, ekz. kanto en programo de kantoj: Tiu grupo ludos kvar numerojn.; 2. ulo. 3. malagrabla ago, gxena petolajxo: Mi ne atendis ke li faros tian numeron al ni. Nun cxesu kun tiu numero! 4. servo atingebla per certa telefonnumero: Tiu numero donas informojn pri teatrajxoj. @ *babil-numero. @ mi notis la numeron! : jen mi pruntas al vi, sed redonu gxin!

nutri @ *kanon-nutrajxo.


o

odoro @ odori : aspekti nefidinda: Laux mi tiu afero (fi)odoras. @ fisx-odora : malbon-auxgura, nefidinda: Fisx-odora interkonsento. @ agrikultura odoro : sterko-odoro.; ankaux: agrikultura aromo.

ofico @ ofice : en kadro de ofico, funkcio: Ofice mi diras al vi, ke ..., sed private mi povas diri al vi, ke ...; kp. *private.

okulo @ okulumi : flati: Vi ne bezonas okulumi min. Mi tamen ne faros. @ *bluokula. @ *kvarokulo. @ brunaj okuloj : 1. cicoj: knabino kun belaj brunaj okuloj; 2. korpo aux vizagxo: Mi donos unu (frapon) sur viajn belajn brunajn okulojn. @ tra nigraj okulvitroj : pesimisme: Li vidas cxion tra nigraj okulvitroj. @ tra roz(kolor)aj okulvitroj : optimisme.

oleo @ *kubuto-oleo.

olog @ ...ologo : ...*ologiisto.

ologi @ ...ologio : 1. teoriumado; 2. (normala) umado: kunvenologio. @ ...ologiisto : praktikanto de ...ologio.

ombro @ ombro : 1. persono: Ne fidu tiun ombron.; 2. nomo, idento: Li nun havas alian ombron.; 3. spuranta, postsekvanta detektivo, policisto k.s.: Mi sukcesis deskui mian ombron.; 4. imitanto; 5. malforta imitajxo, similajxo: La traduko estas nur ombro de la originalo.

ombrelo @ ombrelo : iu ajn protekto kontraux io ajn: Mi ne konas ombrelon kontraux inflacio.

opero @ sapo-opero : v. *sento-serio.

ordo @ *piko-ordo. @ jam en ordo! : suficxe! mia pacienco finigxis.

orelo @ oreli : subauxskulti: Cxu vi denove orelas? @ orel-butono : malgranda, (preskaux) en-orela auxskultilo (de ekz. *promen-sonilo).

orfo @ orfo : (tipografio:) lasta linio de *alineo kiel unua linio sur pagxo; kp. *vidvino.

organizi @ organizi : atingi laux ne tute aux tute ne oficiala vojo; sxteli: Li organizis por mi komputilon.

osto @ ostaro : maldikulo. @ ostejo : tombejo. @ ostorompulo : 1. kuracisto; (ankaux: bucxisto); 2. fortika, minace aspektanta homo; (ankaux: gorilo). @ ostoskuilo : (nestabila aux rigidrisorta) veturilo (auxto, biciklo). @ sako da ostoj : maldikulo.

ovo @ de ovo : v. de*naska. @ ovo! ovo! : (sonas kiel o! vo! o! vo!, kun akompana frapado sur tablo k.s.) 1. kiel esprimo de entuziasmo aux aprobo; 2. kiel esprimo de malaprobo (se la parolanto volus dauxrigi). @ ovosxelo : 1. delikata afero; 2. delikata aux facile kolerigebla persono. @ oni povas kuiri ovon en lia postajxo : li terure timas. @ ne rompu la ovo(j)n! : estu singarda!


p

p.p. @ po po! : ('petas pardonon', 'por protesto'?) 1. (humile, trankvilige:) ne tiel emociigxu: Po po - mi ne volis kolerigi vin!; 2. (kolere:) tio ne estas akceptebla: Po po! Tiel vi ne povas paroli al li!

pafi @ pafu! : komencu, rakontu, diru nur.

pag @ peza kiel PAG : 1. tre peza; 2. nedigestebla (mangxajxo aux skribajxo). @ laux *PIV kaj PAG.

pagi @ elpagi : fine fari kion oni promesis: Kaj kiam li elpagos? @ senpaga : sxtelita (sen pago akirita).

pajaco @ pajaco : v. *klauxno.

palavro @ palavro : kunveno, grupa diskuto.

palpebro @ rigardi siajn palpebrojn (de interne) : dormi.

pano @ pano : 1. enspezo; 2. laborejo: Tiu firmao dum jaroj estis nia pano.; 3. mono: Tio valoras multe da pano. @ paneroj : 1. ne gravaj malgrandajxoj, etaj detaloj: Tio estas nur paneroj.; 2. malmulte da mono: Tio kostas nur panerojn. @ panujo : stomako. @ buterpano : v. *sandvicxo. @ pano kun *kontenteco. @ pano-klapo : v. mangxo-*klapo.

pantalono @ havi *formikojn en la pantalono. @ *zipu vian pantalonon!.

pantoflo @ pantofli : (malrapide, sen urgxo) iri: Kaj tiel la kunveno pantoflis al sia fino. @ sur pantofloj : senprobleme, senpene, facile: Tion mi povus fari sur miaj pantofloj.

papo @ *sperta kiel Papo pri infanoj.

papero @ murpapero : batplatigita: Atentu aux vi farigxos murpapero!; ankaux: Mi frapos vin tra la murpapero!

papilio @ papilio : 1. certa papilio-forma kravateto; 2. flirtema persono. @ havi papiliojn en la stomako : esti nervoza (ekz. pro enamigxo).

parafo @ parafi : konsenti, apogi; ankaux: subskribi.

paragrafo @ paragrafemulo : iu kiu sxatas okupigxi pri la gxusta formulado de decidoj k.s.

paralelepipedo @ paralelepipedo : (stranga) ulo.

parasxuto @ parasxuti iun : senprepare, sen interkonsento enpostenigi iun: Tiu nova fakestro? - Oni simple parasxutis lin.

pardoni @ pardonu! : 1. ne pardonpeto, sed protesto: Pardonu, sed laux mi ...; 2. (kolere:) mi opinias ke vi devus peti pardonon: Pardonu! ion tian mi ne akceptas de vi!

parfumo @ parfumo-cxaro : forjxetajxo-auxto, rubo-kamiono.

parki @ parki : meti ion aux iun en iun lokon por certa aux necerta periodo: Ili parkis siajn infanojn cxe ni dum tiu ekskurso.; Mi provizore parkis tiun monon en banko.

parohxo @ por propra parohxo : por siaj anoj, apogantoj: Tiuj rimarkoj estis celitaj por propra parohxo. (:kvankam diritaj al la gxenerala publiko).

parto @ ankaux partopreni : ne sukcesi, ne atingi sian celon: Li ankaux partoprenis.

pasi @ pasinta *stacio. @ pasigi iom da tempo : esti en malliberejo.

pasagxero @ kasxpasagxero : (de aliaj) nesciata gravedeco: Kiam ni renkontigxis, sxi jam havis kasxpasagxeron.

pauxlo @ Pauxlo Pal : simplulo. (laux Baghy: 'Pauxlo Paal').

pauxzo @ *zum-pauxzo. @ doni pauxzon : ebligi ke la alia pripensu mem la aferon; interrompi la argumentadon: Donu al mi pauxzon!

pelto @ *pulo en la pelto.

pentri @ pentri sin : sxminki sin. @ pentri belan bildon : prezenti aferon pli bela ol gxi estas, kasxante aux prisilentante negativajn aspektojn.

pepi @ pepilo : (malgranda, altatona) hupo; portebla, elektronika (pertelefona) vokilo. (ankaux: *zumilo).

persono @ *kontaktpersono.

peti @ peti pri io : mem esti kauxzo de problemoj, kverelo, batalo: Li petis pri tio.

piano @ ludi pianon : prisxteli la kason. (:iuj kasoj havas klavojn ...)

picx @ picxajxo : 1. t.n. literatura neologismo, enkondukita nur por havi pli da vortoj por la sama signifo, laux la 'Praga skolo' (i.a. Karol Picx); 2. cxia nenecesa (laux la parolanto) neologismo; 3. 'nebonvena' ago.

picxo @ Pinjo, Pipinjo : ulinjo.

piki @ piko-ordo : hierarhxio en entrepreno aux organizajxo. (:laux la socia strukturo de grupo de kokinoj). @ trapiki : montrante mankojn, senvalidigi ion: trapiki proponon, asertojn, aspirojn, pozon. @ piko-*pilolo.

pilko @ atentu la pilkon! : tenu vian atenton cxe la afero!

pilolo @ pilolo : 1. cxiu ajn substanco (medikamento aux ne) en formo de pilolo aux (malgranda) tablojdo; 2. kuracisto; 3. bebo-*pilolo; 4. *dolcxigilo. @ bebo-pilolo : gravedeco-preventa substanco en formo de pilolo aux tablojdo. (:do fakte kontrauxbeba). @ piko-pilolo : gravedeco-preventa injekcio. @ glutu la pilolon : v. *gluti. @ sukeri la pilolon : 'dolcxigi' la 'amarajn' konsekvencojn de iu decido.

pincxi @ pincxiloj : fingroj: Se mi nur ekhavos lin inter miaj pincxiloj ...

piv @ PIV : 1. ajna (por iu) auxtoritata verko: Tio estas PIV por li. @ pivajxo : esprimo aux signifo, trovebla (ekzemple) en PIV sed praktike ne uzata; 'nur-vortara vorto'. @ laux PIV kaj PAG : laux oficialaj reguloj (ne nur pri lingvo): Laux PIV kaj PAG ni devus nun anonci nin cxe la polico.

plado @ plado da felicxo : v. *poto da felicxo.

planko @ doni planko-*gason. @ surplankigi : frapi tiel, ke la frapito falas sur teron.

plasto @ plasta *mono.

plata @ platigi : subacxeti: La jugxisto estis platigita.

plotono @ plotono : laborgrupo, teamo; ankaux: roto, skipo.

pluvo @ pluvo-*dusxo.

plumo @ plumo : komplimento: doni plumojn al iu pro io.

plusxo @ plusxa : luksa: Li alkutimigxis al tiu plusxa medio. @ plusxo : komforta alta rango, pozicio: La ministroj sur sia plusxo povas facile diri tion.

pneuxmo @ pneuxmo : pneuxmatiko. (mll. pli tauxga ol 'pneuxo').

polarizi @ polarizi : efiki tiel ke starpunktoj pli disigxas, pli ekstremigxas, farigxas pli *nigra-blankaj: Tia parolado servas nur por polarizi la publikon.

polvo @ senpolvigi : v. *brosi la polvon de iu.

porcelano @ porcelano : 1. dentoj: Atentu vian porcelanon! Povas enesti (*)kernoj en la cxerizoj.; 2. delikata afero. @ ne rompu la porcelanon! : 1. estu singarda!; 2. ne endangxerigu la pene kreitan situacion, etoson. @ porcelana poto : iu kiu facile incitigxas, kolerigxas: Atentu pri tiu porcelana poto.; ankaux: kristala kaliko.

pordo @ montri al iu la pordon : forsendi iun: Kaj tiam mi montris al li la pordon.; Jen la pordo! (:foriru!).

porko @ porkajxo : 1. malhonesta, malamika ago; 2. malakceptebla (laux la parolanto) skribajxo, bildo, k.s.

porti @ *baskoportanto. @ portebla : (pri elektraj kaj elektronikaj aparatoj:) (relative) malpeza kaj provizita de baterio aux akumulatoro - kutime uzebla ankaux 'je *sxnuro' helpe de adaptilo; kp. sen*sxnura.

portreto @ portreto : 1. vizagxo; 2. gxena aux stranga persono: Kia portreto!

post @ postaj *membroj.

posxo @ en la posxo : 1. atingita, akirita: Tion ni almenaux havas en la posxo.; 2. sub influo, obeanta: Kaj tiam mi havis lin en mia posxo! @ havi *forkon en la posxo.

posxto @ posxtmarko : vizagxo. @ sur malferma posxtkarto : nesekrete, tiel ke cxiuj povas auxdi: Mi donas (diras) al vi sur malferma posxtkarto, ke ...

poto @ poto, plado da felicxo : mangxo el hazarde disponeblaj ingrediencoj. @ potisto : kuiristo. @ prempoto : 1. rapidkuirilo (ankaux: premmarmito); 2. situacio kie oni intense kunvivas: la grandurba prempoto; la kongresa prempoto; 3. kunveno kie en mallonga tempo multaj decidoj devas esti farataj. @ mikspoto : 1. miksajxo de ne multe interrilatantaj aferoj, temoj: Tiu artikolo estas nur mikspoto de konataj argumentoj.; ankaux: balaajxo.; 2. loko kie kunvivas homoj de tre diversa deveno (kultura, nacia, k.s.). @ havi poton sur la fajro : havi planon (sed nun ne estas oportune, doni detalojn pri gxi): Pri tiu gazetara kampanjo mi havas ankoraux poton sur la fajro. @ *porcelana poto.

praktiko @ praktike : 1. en la praktiko, sub normalaj cirkonstancoj: Praktike, tio ne eblas. (:teorie eble *jes); 2. suficxe precize esprimite por praktikaj celoj: Praktike neniu interesigxis. (:eble iu, sed por niaj praktikaj bezonoj tio egalas al neniu).

pravi @ prave : jes (vi pravas) (:utila post nea demando, kie "jes" aux "ne" ne estus klara respondo).

pregxi @ fari ebriulan pregxon : prisercxi cxiujn siajn posxojn por vidi cxu restas ankoraux mono.

premi @ prem*poto.

preni @ kunpreni : sxteli. @ preniloj : fingroj. @ prenspezo : varoj 'sen*page kunprenitaj' el laborejo: La enspezo ne estas tiel granda, sed la prenspezo des pli. @ prenu *kvin.

presi @ pres*litere. @ presita kaj *brosxurita.

preter @ preterito : 1. malmodernulo; 2. 'pasinta *stacio'; 3. kokrito. (:interpretebla kiel 'preterito' aux 'preter(-ir)-ito').

pri @ pri kiam : (por eviti miskomprenon inter la du signifoj de "Li demandis, kiam mi venis."): Li demandis pri kiam mi venis. (:kontraste al "Li demandis tion, kiam mi venis.").

privata @ private : 1. ne *ofice; 2. ne publike.

procento @ *centprocente.

profito @ *kalkuli sian profiton, gajnon.

programo @ *sxangxi la programon.

promeni @ promen-radio : malgranda, malpeza portebla radio-aparato kun orel-auxskultilo(j). @ promen-bendilo : similspeca sonbendo-aparato. @ promen-diskilo : similspeca kompaktdisko-ludilo. @ promen-sonilo : unu el, aux kombino de la antauxe nomitaj aparatoj. @ promen-telefono : facile portebla sen*sxnura kaj sendrata radio-telefono kiu (auxtomate) atingas la telefonreton pere de privata aux publika instalajxo: Cxe preskaux cxiu stratangulo oni povas cxi tie utiligi sian promen-telefonon. @ iru promeni! : foriru! @ promenanta *enciklopedio.

propra @ alproprigi : sxteli.

provi @ prov*balono.

pruo @ pruo : 1. brusto; 2. nazo.

pugno @ pugnisto : boksisto.

pulo @ pulejo : malmultekosta hotelo k.s. @ pulo en la pelto : v. moskito.

punkto @ atenti punktojn kaj komojn : koncentrigxi pri malgrandaj detaloj (kaj eble: forgesi pri la tuto); ankaux: rigardi per lupeo.

pupo @ pupo : knabino (pli bela ol inteligenta, almenaux laux supozo).

pura @ pura : 1. naiva; 2. pruda; 3. senkulpa; 4. ne uzanta narkotikajxojn. @ malpuro : 1. klacxajxo: Li rakontis multe da malpuro pri ili.; 2. obscenajxo; 3. informoj uzeblaj kontrauxe: Cxu vi povus elsercxi iom da malpuro pri ili?; ankaux: koto. @ pure por : ekskluzive por: Tiuj donacoj estas pure por la plej dolcxaj infanoj.

pusxi @ pusxo : (mallibereja) puno: Li ricevis suficxan pusxon pro tio. @ unu por elpusxo : (lasta) kaliketo da brando ('por elpusxi la aliajn trinkajxojn'): Mi prenos ankoraux unu por elpusxo.


r

rado @ radoj : 1. biciklo; 2. auxto: Sen miaj radoj mi sentas min senhelpa. @ kvina rado : v. *kromcxaro.

radio @ *promen-radio. @ en la radio : laux onidiro, el nedirita fonto: Mi auxdis en la radio ke vi revenis. @ fine mi komprenas la radion! : fine mi komprenas, pri kio temas. (:laux titolo de iam fama libro, verkita originale en Eo kaj tradukita al multaj lingvoj).

rajti @ rajti : havi permeson: "Cxu mi povas fari tion?" - "Vi povas, supozeble, sed vi ne rajtas." (:permeso donita de iu kiu lauxjure rajtas doni gxin, donas lauxjuran rajton - simpla permeso do kutime identas al jura rajto).

rakonti @ *fisxkaptista rakonto.

ranca @ ranca : malfresxa: Mi ne nomus lin rasisto, sed li havas iujn rancajn opiniojn pri alilandanoj.; ankaux: mucida. @ ranco-danco : 1. ekscit-nudigxo (malapreze); 2. iuj danco-formoj (malapreze).

rapida @ rapida : 1. facile akirita: Cxu vi interesigxas pri iom da rapida mono?; 2. rapide komprenanta: Li ne estas tiom rapida. @ rapida *ekskurso.

re @ re de for : revenis de foresto: Jen mi - re de for.

regxo @ *bobel-regxino.

rekta @ rekta : tuja, pli-malpli en la sama momento: rekta traduko; rekta radio-elsendo.; kp. *viva.

relo @ surreligi : doni, efektivigi la komencon de io: Ni surreligis la projekton - nun ni vidu kiel gxi evoluos.; ankaux: meti sur trakon. @ dereligxi, elreligxi : 1. perdi la temon: Tiu partoprenanto en la diskuto tute dereligxas.; 2. troentuziasmigxi, frenezigxi, perdi la konekton kun la realo; 3. ne observi decon, morojn.

relativa @ relative : pli-malpli: "Cxu facila?" - "Relative."

respondi @ (telefon)respondilo : aparato por auxtomate doni sciigon al iu kiu telefonas al la koncerna numero (ekz. dum oni ne estas hejme aux ne havas emon akcepti telefonalvokon) kaj (ofte) por registri mesagxon de la telefoninto. @ havi respondon al cxio : 1. esti pedanta: Li havas respondon al cxio.; 2. esti cinika: Li konas (jam la) respondon al cxio.

resti @ resti kun la *sako.

reto @ reto : (pri komputiloj:) interkonekto de pluraj, cetere *memstaraj, komputiloj kaj aliaj aparatoj, per kiu ili povas komuniki inter si. (:tia reto povas ekzisti fizike kiel tia, sed gxi povas ankaux konsisti el portempe estigitaj ligoj, ekzemple per la telefonreto). @ reto-reto : (komputilo-)reto interkonektanta plurajn (komputilo-)retojn. @ super-reto : *reto-reto. @ surretigi : doni mesagxon al komputila reto, (por ke gxi lauxvice estu transprenata de alia(j) reto(j),) por ke gxi fine atingu la leter*keston de la adresito aux iun afisxo*tabulon.

rezidi @ rezidejo : logxloko.

rezigni @ rezigni : ne plu partopreni: Vi faru kion vi volas, sed mi rezignas.

ricevi @ ne ricevi *donace.

ricxa @ kiom mi malricxigxos per tio? : kiom tio kostos al mi?

rigardi @ *membro-rigardanto. @ sin rigardi interne : dormi. @ *fisxe rigardi. @ rigardi la *horlogxon. @ rigardi siajn *palpebrojn (de interne). @ rigardi per *lupeo.

ripo @ ripo el mia brusto : granda elspezo.

roboto @ robote : v. *mehxanike.

rompi @ ne rompu la *ovo(j)n!. @ ne rompu la *porcelanon!. @ rompi la *glacion. @ ne rompu la *glacion!.

roto @ roto : v. *plotono.

rozo @ tra roz(kolor)aj *okulvitroj.

rubo @ ruboj! : 1. senvalora!; 2. sensencajxo!

rukti @ en *furzo kaj rukto. @ por *furzo kaj rukto.

ruli @ rultabako : tabako por mem fari rulitajn cigaredojn. @ rulita *cigaredo.


s

sagao @ sagao : (revenanta) onidiro.

sagxa @ farigxi sagxa : 1. lerni pro (malbona) sperto; 2. kompreni: Mi ne farigxas sagxa de tio.

sako @ sakojn da : multe da. @ *savo-sako. @ resti kun la sako : esti trompita. (:kun sako sen enhavo, do).

salamo @ salamo-taktiko : maniero por akceptigi ion nebonvenan, kombinante gxin kun io bonvena.

salato @ salaton! : saluton! @ salato : malfavora, problema, konfuza situacio: Vidu, kia salato farigxis!; ankaux: kacxo.

salti @ salti : danci: Cxu ni iom saltu?; ankaux: hopi. @ resalti : 1. (cxeko:) reveni de banko pro saldomanko; 2. (argumento:) esti uzata kontraux tiu kiu gxin unue uzis. @ alsalti : subite, trude alparoli iun.

sama @ samema, samama : samseksama. @ el la sama *fabriko.

sano @ *turista malsano.

sandvicxo @ lekita sandvicxo : iu kiu jam havis tro da *kontaktoj.

sankta @ sanktigita : pri kiu, kio oni ne rajtas havi kritikon: Aspektas, ke tiu plano estas sanktigita.; ankaux: kanonizita.

sapo @ sapo : cxia lavilo (ankaux tiaj kiuj fizike ne estas sapo). @ sapo-*opero.

sauxno @ sauxno : v. *akvario (2.).

savi @ savo-sako : sako, valizo kun bezonatajxoj por la okazo kiam oni devus urgxe foriri. @ savo-mono : rezerva monprovizo netusxata por la okazo de urgxa bezono.

segxo @ *varmigi segxon, teni segxon varma.

selekti @ selektema *memoro.

sen @ sena : 1. ne havanta (partneron, monon): Momente mi estas sena.; 2. forvendinta cxion: Post kelkaj horoj ni estis senaj.

sendi @ sendi iun en *arbaron. @ sendi iun en *dezerton.

sento @ sento-serio : televida *serio kun multe da 'gxenerale homaj' emocioj kaj problemoj; ankaux: sapo-opero. (:cxar iam en iuj landoj ilin cxirkauxis lavilo-reklamoj).

serio @ serio : (televido:) pluraj filmoj aux dokumentaj programoj, lauxvice elsendataj, kun komuna gxenerala rakonto, gxenerala temo aux samaj roluloj, sed kun apartaj rakontoj kaj temoj en cxiu parto. @ mini-serio : (televida) serio de nur kelkaj partoj. @ *sento-serio.

ses @ inter ses (bretoj) : morta.

sidi @ sidi : esti en malliberejo. @ sido-*karno.

signo @ *demandsigno.

signalo @ signali : informi, perfidi, atentigi: Signalu al mi kiam li alproksimigxos.

signifi @ *strecxi la signifon.

silabo @ akcenti la gxustan silabon' : (atentu: sila-bon') fari komenton tute maltrafan: Estimata, tie vi akcentis la gxustan silabon'!

simio @ simioharoj : tabako fajne trancxita (malbonkvalita).

sitelo @ sitelo da sxrauxboj : 1. auxto kiu faras multe da bruo dum veturado; 2. persono kiu multe parolas sed malmulte diras.

skipo @ *nokta skipo; v. *plotono.

skribi @ subskribi : v. *parafi. @ subskribinto : mi, la parolanto. @ skribu tion sur vian ventron! : *forgesu tion - vi ne ekhavos, vi ne sukcesos! (oni povas aldoni, cxe viro: la krajono pendas preta!).

sola @ *gesole.

sono @ sonilo : 1. sonorileto, tintilo, pepilo: sonilo de biciklo; sonilo cxe pordo; 2. malgranda *son-instalajxo. @ son-instalajxo : unu el, aux kombino de radio-aparato, *diskilo, *bendilo. @ *promen-sonilo.

songxo @ ne songxi pri io : tute ne havi la intencon fari ion: Mi neniam songxus pri io tia.

sonori @ auxdi la sonorilon : 1. fine ekrememori: Bone, mi jam auxdis la sonorilon.; 2. ne precize scii pri kio temas: Li auxdis la sonorilon.

specimeno @ specimeno : ulo: stranga specimeno. (:de la homa raso).

spekti @ spektilo : 1. (pl) okuloj; 2. (sg) okulvitroj: Mi unue surmetu mian spektilon.

sperta @ sperta kiel Papo pri infanoj : tute sensperta.

spezo @ *prenspezo.

spino @ spino : 1. kuragxo, persistemo: Li ne havas spinon por tio.; 2. honesteco: Tiu homo ne havas spinon.

spinaco @ spinaco : barbo, lipharoj: iom da spinaco sub la mentono.

spiri @ spiru iom da fresxa *aero!. @ en spiro kaj gxemo : rapide, facile.

stacio @ pasinta stacio : ne plu aktuala temo, afero, persono: La prezidanteco por li estas pasinta stacio. (:li ne plu aspiras tion).

stari @ stari *apude.

stelo @ briletas stelo : eble solvo, rezulto estos atingebla: Ne iras tiel facile - sed briletas stelo. (:laux Zamenhof).

stereofonio @ mi ne petis pri stereofonio : bonvolu ne paroli samtempe.

stomako @ plena stomako : pli ol suficxe: Mi havas mian stomakon plenan de tio. @ havi *papiliojn en la stomako.

strato @ strato-*bruilo.

strecxi @ strecxi la signifon : *largxe interpreti: La estraro iom strecxis la signifon de artikolo 7 por povi ...

sub @ sube : malsupre. @ sub*titoloj. @ sub*skribinto. @ sube *menciita.

suko @ *kuirigxi en propra suko.

sukcesi @ havi sukceson : esti akceptata, populara: Li havas grandan sukceson cxe la knabinoj.

sukero @ sukeri la *pilolon.

suno @ suno supre : (pri fritita ovo:) tiel ke la ovflavo estu nerompita kaj en la mezo de la ovblanko.

supra @ supren-malsupren : brando: Por mi unu supren-malsupren. (kun mana movo laux la trinkmaniero). @ supruloj : 1. superuloj en entrepreno; 2. 'tiuj supre', altpoziciuloj gxenerale: La supruloj denove elpensis ion sen konsulti nin. @ supre *menciita. @ fojno supre : v. fojno en kapo. @ supre malplena : stulta. (:nenio en kapo).

svingi @ svingulo : 1. iu kiu argumentadas, forte svingante la brakojn; 2. iu kiu dauxre sxangxas sian opinion.


sx

sxalti @ forsxaltigxi : ne plu auxskulti, perdi la interesigxon.

sxangxi @ sxangxi la kanalon, programon : sxangxi la temon; ekparoli pri io alia: Estas tempo por sxangxi la kanalon!

sxargi @ sxargi sin : 1. mangxi (rapide, aux prepare al energiraba tasko): Antaux tiu laboro mi sxargu min per kelkaj kotletoj.; 2. drinki: Li estis jam suficxe sxargita.; 3. preni dozon da narkotikajxo.

sxelo @ *ovosxelo.

sxipo @ ensxipigxi : esti perfidata, 'en*fali'. @ ensxipigxu! : foriru!; ankaux: ensxipigxu al fora lando! @ veturi sur sxipo : esti en malliberejo.

sxirmi @ desxirmi : prisxteli. (:kelkaj personoj ekstaras cxirkaux la viktimo).

sxmiri @ sxmirmono : subacxeto-pago; v. *lubrikajxo.

sxnuro @ sxnuro : elektro-kablo. @ je sxnuro : (pri elektraj aparatoj:) uzebla (nur aux ankaux) kun konekto al la elektroreto. @ sensxnura : (pri elektraj aparatoj:) uzebla (nur aux ankaux) sen konekto al la elektroreto; kp. *portebla.

sxrauxbo @ *sitelo da sxrauxboj. @ sxrauxbo mankas : tiu homo estas stulta.

sxtipo @ sxtipo : stultulo.

sxtormo @ *cerbosxtormo.

sxuo @ sxuvendejo : en kartludo: kartoj po du de sama speco. (:sxuoj estas paroj).

sxvebi @ sxvebi en la aero : esti baldaux okazonta: Revolucio sxvebas en la aero. @ sxvebi (sur nuboj) : 1. esti tute felicxa, kontenta: Kiam li auxdis la rezulton, li tute sxvebis sur nuboj.; 2. esti nerealisma; ankaux: esti en nuboj.

sxveli @ sxvelkapulo : memfiera persono.

sxviti @ sxvito : kafo aux alia varma trinkajxo. @ sxviti : 1. forte labori: sxviti super iu tasko; 2. timi. @ sxvitigi : 1. forte laborigi; 2. forte, timige, pridemandi.


t

tabako @ trotuartabako : tabako el trovitaj cigaredstumpoj. @ iri acxeti tabakon, cigaredojn : foriri kaj ne reveni.

tabelo @ *kalkultabelo.

tabulo @ afisxo-tabulo : ia leter*kesto en centra komputilo de *reto kiu estas 'legebla' de cxiuj partoprenantoj.

tago @ tag-tage : cxiutage denove. @ ne elteni tagan *lumon.

talpo @ talpo : stultulo.

tamburo @ tamburi : 1. lauxte diskonigi sian opinion; 2. cxiam denove ripeti la samon; 3. v. *tamtami.

tamtamo @ tamtamo : 1. neoficialaj komunikado-kanaloj: La (oficeja) tamtamo bone funkciis: cxiuj jam sciis tion antaux la oficiala informo.; 2. onidiroj: Laux la (oficeja) tamtamo, Petro ricevos tiun funkcion.; ankaux: (oficeja) telegrafo. @ tamtami : fari bruon, komentojn, reklamon pri io: Oni multe tamtamis pri tiu nova libro, pri tiuj elektoj.; ankaux: tamburi.

tapeto @ tapeto : v. mur*papero.

tapisxo @ tapisxo : peruko: Subita vento blovis la tapisxon de lia kapo.

tauxro @ tauxro : 1. fortike konstruita viro; 2. supozeble sekse tre kapabla aux aktiva viro.

teksto @ kunteksto : medio: oni ne povas vidi lin dise de lia kunteksto. @ tekstotraktado : entajpi, redakti, enpagxigi kaj elpresigi tekstojn. @ tekstotraktilo : 1. komputila programo por tekstotraktado. 2. komputilo provizita per tia programo, utiligata nur aux cxefe por tekstotraktado.

telefono @ telefon*respondilo. @ *promen-telefono. @ koni de la telefonlibro : ne koni: Cxu vi konas lin? - Nur de la telefonlibro.

telegrafo @ telegrafo : v. *tamtamo.

telero @ telero : telerforma (fakte parabola) anteno por ricevado de satelitaj (televido-)elsendoj.

temo @ *melki temon.

tempo @ ne havi tempon : ne havi suficxe da mono (kun frota, 'kalkula' movo de la fingroj): Mi ne havas tempon por iri al tiu kongreso. @ *pasigi iom da tempo.

teni @ *librotenisto. @ teni la *lampon. @ tenu la *lavotajxojn interne. @ teni segxon *varma.

tenaca @ tenaca : 1. rezista, ne facile farebla (io); 2. ne facile konvinkebla (iu).

tero @ varmega terpomo : problemo. @ enterigu vin! : 1. formalaperu!; 2. hontu! @ de*naske sur tero, en la mondo.

terura @ terure : tre.

tiel @ tiel (la) ...-o(j) ...-as : jen la naturo de la aferoj, tia estas fato: Tiel la vino versxigxas.; Tiel la fisxo fritigxas.; Tiel estroj estras.; Tiel la steloj brilas.; Tiel pano bakigxas.; Tiel la krucxo krevas.; Tiel radoj ruligxas.; Tiel la pilko resaltas.; Tiel la rato rongxas.; Tiel komitato kunsidas.; k.t.p. (fareblaj improvize, laux inspiro de la momento, jes aux ne kun rilato al la temo, prefere aliteracie).; v. kion vi *volas? @ *iel-tiel.

tiki @ tikilo : 1. posx- aux brak-horlogxo; 2. koro.

tinti @ tintiloj : mono (:pro la sono).

tipo @ tipo : (tipa) ulo: Hieraux mi renkontis tiun tipon, kiu ...

tiri @ tiri sin : iri kun malfacilajxoj, sen plezuro aux kontrauxvole: Li tiris sin al la kunveno. @ tiri *fadeno(j)n.

titolo @ subtitoloj : klarigo, traduko: Subtitolojn, bonvolu! (:kiel subtitola traduko de filmo, t.v.-programo) @ memtitolita : kiu titolis, nomas sin mem; kvazauxa: memtitolita lingvisto; ankaux: memdeklarita.

tondi @ distondita : freneza: Jen li denove kun siaj distonditaj rimarkoj.

tra @ tra*blovo. @ tra*piki.

trajno @ *ferdekotrajno.

trako @ meti sur trakon : v. sur*religi.

trakti @ *tekstotraktado.

trancxi @ trancxo : parto, rolo, intereso: Kio estas via trancxo en tiu afero?

trans @ trans*lima. @ transiri : (pri mesagxo, informo:) esti bone komprenata: Fine la mesagxo transiris. @ trans la *maro. @ trans la *montoj.

tri @ kvarfolia trifolio : felicxa okazajxo: Jen vera kvarfolia trifolio! (:kvarfoliaj trifolioj kauxzus felicxon). @ triagradaj *laborkondicxoj.

triki @ triki : rakonti kun devojigxoj kaj alkrocxigxo de temoj: Li tiom trikis, ke post kvin minutoj mi ankoraux ne sciis, pri kio temas.; ankaux: krocxeti.

trinki @ trinkmono : tre malmulte da mono: Tio estas nur trinkmono por ili, sed por mi... @ trinku vian *bieron!.

troti @ trotu la *trotuaron!.

trotuaro @ trotuar*tabako. @ trotu la trotuaron! : v. batu la *brikojn!

truo @ truo : 1. (loko negrava, ekzemple:) vilagxeto; 2. (loko kutima, ekzemple:) drinkejo @ en negxustan truon : misglute: Kio okazis al vi? - Eniris en la negxustan truon. @ sukcesi vendi la truojn de la fromagxo : 1. esti tre lertparola, konvinka: Li ecx sukcesas vendi la truojn de la fromagxo ...; 2. kapabla mistifiki. @ havi truon en *kapo.

trumpeto @ distrumpeti : 1. (neoportune) diskonigi (sekreton); 2. lauxdi proprajn farojn, atingajxojn.

tubo @ la tubo : televid(il)o: Ili cxiuvespere nur sidas antaux la tubo. @ en la tubo : prilaborata, ne ankoraux findecidita: Tiu kontrakto estas ankoraux en la tubo.

tuj @ tuja : en formo de facile en akvo) solvebla koncentrajxo: tuja kafo (solvo-kafo); tuja supo.

tuko @ antauxtuko : cxiuspeca servisto kun antauxtuko.

tuta @ la tuta *kolekto.

turisto @ turista malsano : lakso (pro nekutimaj bakterioj alilandaj). @ kongresa turisto : kiu venas al kongreso ne tiom por kongresi, kiom por turismi; ankaux: *honora kongresano.


u

um @ umo : afero, ajxo, ulo: Donu al mi tiun umon. @ uma : tioma: Por la uma fojo mi diras al vi ...; ankaux: umdeka, umcenta, um-iliono. @ umi : tedi, gxeni: Ne umu!; umanto. @ umajxo : sensencajxo, stultajxo. @ um um! : stultajxo!; kia umajxo! (kp. *mir mir!).

unu @ unu-a (1A) : (akcento sur a) 1. bonege!; 2. plej bona, unua, kvalito; v. *dek-zo; ankaux: a-unu (A1). @ *lunde matene kiel unua.

ungo @ ungoj : fingroj.

urso @ urso-felo : ne (tro) fidinda promeso. (:laux la proverbo 'ne vendu...')

uzo @ kun *maniero de uzo.


ux

ux @ meti *hokojn sur ux.


v

varo @ *kupono ne estas varo.

varma @ varmega *terpomo. @ malvarma *dusxo. @ havi malvarman postajxon : esti morta. (ankaux: 'havi fridan pugon'). @ varmigi segxon, teni segxon varma : 1. cxeesti (kunvenon), sed ne partopreni (la laboron, la debaton): Li nur varmigas segxon.; 2. anstatauxi: Li tenas la segxon varma por mi.

vehiklo @ vehiklo : (kiu ajn, sed precipe iu malnova aux stranga) veturilo, transportilo.

velo @ velo : 1. (pl) (grandaj) oreloj; 2. iu kiu 'flirtas laux la vento', sekvas opiniojn de aliaj homoj.

veni @ alveni, esti alveninta : 1. havi sukceson; 2. esti (fine) akceptata de socia grupo al kiu oni volas aparteni. @ reveni : veni el malliberejo.

vendi @ sukcesi vendi la *truojn de la fromagxo.

vento @ vento : malplenaj, sensignifaj, parolajxoj: Tio estas nur vento. @ ventkapulo : 1. stultulo; 2. iu kiu dauxre venas kun netauxgaj ideoj: bruulo - ventkapulo.

ventoli @ ventoli ideojn : konatigi ideojn, ne tiom por tuja efektivigo, kiom por auxdi la reagojn.

ventro @ kun dika ventro : graveda. @ *aerumi sian ventron. @ *skribu tion sur vian ventron!.

verda @ verda : 1. ne tre sperta: Li estas verda en tiu kampo.; 2. 'pie' aux troige Esperantista: Tiu verdulo kun siaj insignoj!; 3. rilata al ekologia movado, medio-protektado; 4. senpaga (telefonnumero). @ verdaj fingroj : kapablo, lerteco por bone trakti, kultivi plantojn: Mia frato havas verdajn fingrojn - cxe mi plantoj cxiam mortas. @ verda lumo : permeso por ekfari ion antauxe interkonsentitan: Nur hieraux ili donis al ni verdan lumon.

verko @ legi el siaj kolektitaj verkoj : rakonti jam ofte rakontitajn aferojn: S-ro N. legis el siaj kolektitaj verkoj.; kp. presita kaj *brosxurita.

vermo @ vermotimigilo : (unua) kaliketo da brando.

vespero @ vespera homo : iu kiu vespere estas plenenergia (kaj matene malpli); ankaux: nokta homo; kp. *matena homo. @ *interkona vespero.

vesto @ en sia *naskigxtaga vesto.

vestiblo @ *lavi la vestiblon.

vi @ vi homoj : vi. (:al pluraj homoj).

vidi @ vid(o-)bendo : bildbendo, *magneta bendo por registrado de vidigeblaj signaloj. @ vidi la *lumon.

vidvo @ vidvino : (tipografio:) komenca linio de *alineo kiel lasta linio sur pagxo; kp. *orfo.

viva @ viva : (pri radio- kaj televido-elsendo:) 1. elsendata en la momento de okazado (ankaux: rekta): Nun ni estas vive en la aero, auxskultantoj. (:vive elsendata); 2. registrita ne en studio-kondicxoj, sed tamen elsendata ne samtempe: En televido hodiaux estos viva koncerto de N. de pasinta jaro. (:vive registrita).

vizagxo @ vizagxo : 1. persono karakteriza por organizajxo, entrepreno: Geanoncistoj ofte estas la vizagxo de radio-stacioj.; 2. iu kiun oni konas nur laux vizagxo: S-ino N. por mi estas nur vizagxo.

voki @ voki : telefone alvoki: Revoku min post la tria.

vokalo @ *volapukaj vokaloj.

voli @ kion vi volas? : cxu vi atendis ion alian? tia estas la vivo, tiel ja okazas. (oni povas aldoni ian evidentajxon, ekz.: Kion vi volas? Fisxo (ja) nagxas. aux: Birdo (ja) flugas., Arbo (ja) havas foliojn., Trajno (ja) devas ie alveni., k.t.p.); v. *tiel la ...o ...as.

volapuko @ volapukaj vokaloj : umlauxtitaj vokalo-literoj aux ties sonoj, ne konataj en Eo, sed ja en Volapuko, Germana, Hungara, Sveda k.a.: Tiajn volapukajn vokalojn mi ne povas prononci.

vorto @ vortaro : vorto-trezoro: La vorto "timo" ne estas en lia vortaro.; Li havas tre limigitan vortaron. (:lauxvorte vort-aro). @ vorto-*diareo.

vosto @ vosto : 1. la fina parto de io; 2. la postfinaj konsekvencoj de io: Tio havos voston! @ vostoj : smokingo, baskoj.

vringi @ elvringi : per perforto aux insisto atingi ion: elvringi informojn, monon de iu.

vulpo @ vulpe : ruze.


z

z @ zo-dek (Z10) : v. *dek-zo.

zamenhof @ zamenhofe : post (intence) uzita arhxaismo aux kunmetita vorto: Ni iom drinkis, zamenhofe. (:ne gxis ebriigxo); Belan hararon li havas, zamenhofe. (:peruko). @ *jxuri je la barbo de Zamenhof.

zigzagi @ zigzagi : 1. dauxre sxangxi kaj resxangxi vidpunkton, opinion; 2. v. *boardi.

zipo @ zipo : 'pantalon-fendo'. @ zipu viajn lipojn! : 1. cxesu paroli; 2. tenu la sekreton. @ zipu vian pantalonon! : hontu!

zumi @ zum*biciklo. @ zum-pauxzo : interrompo de kunsido por ebligi al la partoprenantoj neformale, neprotokolate paroli inter si. @ zumilo : elektronika (pertelefona) alvokilo (ankaux: *pepilo).


(C) 1996 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL

(Por tiuj landoj, kie tio necesas: ekzistas papera versio kun la sama mencio. / Voor die landen, waarvoor dat nodig is: er bestaat een papieren versie met dezelfde vermelding.)


Cxiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el cxi tiu eldono oni rajtas multobligi, kopii, enigi en sercxdokumenton aux rikordaron por (tele)konsultado, aux publikigi, en ajna formo aux per ajna rimedo, sen anticipa skriba permeso de la auxtoro.*


Alle rechten voorbehouden. Niets uit deze uitgave mag worden verveelvoudigd, gekopieerd, opgeslagen in een zoekdocument of (elektronisch) bestand voor raadpleging (op afstand), of gepubliceerd, in welke vorm dan ook of door welk middel dan ook, zonder voorafgaande schriftelijke toestemming van de auteur.*


* En la loko(j), al kiu(j) transsendas la TTT-hejmpagxo de la auxtoro, cxi tiu teksto trovigxas kun lia permeso.
* Hiperligoj al cxi tiu teksto estas bonvenaj!
* Por propra privata uzo oni rajtas kopii ekzempleron al sia privata komputilo.


* Op de plaats(en), waar de WWW-thuispagina van de auteur naar verwijst, bevindt deze tekst zich met zijn toestemming.
* Hyperlinks naar deze tekst zijn welkom!
* Voor eigen prive-gebruik mag men een exemplaar kopieren naar zijn particuliere computer.


PROVIZORA PRIVATA LISTO DE SLANGO KAJ JXARGONO
(kaj aliaj ne-PIV-aj esprimoj)
Auxtoro: Wouter F. Pilger, NL-8223 ZS 26 Lelystad
retadresoj: wfpilger@geocities.com / wouter@esperanto.nu
http://www.geocities.com/Paris/9231/
= http://www.digicron.com/pilger/
Versio por elektronika disponigo
Dato de lasta modifo de la teksto: 1998-11-12




1